Legrajto

                        Ricxard M.Stolman
                      (Richard M.Stallman)

                Traduko el Anglalingvo per Marine
                           27.02.2006


                   Cxi eseo aperis origine en
     [Communications of the ACM, Vol. 40, #2. � Feb, 1997].

            (el "Vojo al Tiko" ["The Road to Tycho"],
        noticaro pri la antauxhistorio de Luna Revolucio,
               publikigita en Luna-Urbo, 2096 j.)


     Por Den Holbert la vojo al Tiko ekstartis en kolegio �  kiam
Lisa Lenz ekpetis pruntedoni lian komputilon. La  sxia  ekpaneis,
kaj, se sxi ne estos akirinta alian, sxi ne  povos  plenumi  sian
duonsemestran taskon. Neniu estis, al  kiu  sxi  auxdacis  apeli,
krom Den.
     Tio ekmetis Denon antaux dilemo. Li devis helpi  sxin,  sed,
se li donos al sxi sian komputilon, sxi povos legi liajn librojn.
Krom la fakto, ke oni probablis esti enprizonigota dum  multe  da
jaroj kauxze de permeso al aliulo legi siajn librojn, cxefe  sxo-
kis la ideo mem. Kiel iu ajn, li instruitis jam de elementa  ler-
nejo, ke pruntedoni librojn estas acxo kaj malrajto  �  io,  kion
agas nur piratoj.
     Kaj ne estis granda sxanco, ke SPA  �  "Software  Protection
Authority" (administracio por protekto softvaron) �  fiaskus  de-
tekti lin. Dum lia softvara kurso Den lernis, ke cxiu libro havas
kopirajtan monitoron, raportantan, kiam kaj kie gxi estas legata,
kaj far kiu, al Centrala Licencejo (Central Licensing). (Gxi uzis
tian informon ne nur por kapti legopiratojn sed ankaux por  vendi
taksarojn de personaj interesoj al vendistoj.) Sekvontfoje,  kiam
lia komputilo alretumigxos, Centrala Licencejo malkasxos. Li, es-
tiel la komputila posedanto, estos punita plej severe  �  pro  ne
prevento la krimon.
     Certe, Lisa intencis legi liajn librojn ne nepre.  Sxi  pro-
bablis peti la komputilon por  verki  sian  duonsemestran  taskon
nur. Sed Den konis, ke sxi originis el averagxspeza  familio  kaj
tenumas la instruadon apenaux, ecx krom sia lega  pagado.  Legado
liajn librojn probablis esti la sola rimedo, por ke sxi povu fini
la instruadon. Li komprenis cxi situacion:  li  ankaux  devigitis
sxuldantigxi por pagi cxiajn studajxojn, kiujn li legis. (10%  da
tiuj pagoj debitis al la verkistoj, kiuj verkintis la studajxojn;
kaj, planante sciencan karieron, li povis esperi, ke liaj propraj
studajxoj, se ofte referencataj, alportos suficxe por pripagi li-
an sxuldon.)
     Poste Den ekscios, ke estis tempo, kiam iu ajn povis iri  al
biblioteko kaj legi revuajn noticojn, kaj ecx librojn, sen devigo
pagi. Estis sendependaj studantoj, kiuj legis  milojn  da  pagxoj
sen registaraj bibliotekaj subvencioj. Sed en 1990j ambaux komer-
caj kaj neprofitaj revuaj publicistoj  startis  preni  pagon  por
atingo. En 2047 bibliotekoj, ofertantaj senpagan publikan atingon
al instrua literaturo, estis en svagaj rememoroj.
     Estis artifikoj, certe, por cxirkauxiri SPAon kaj  Centralan
Licencejon. Gxij estis nelegxaj mem. Den havintis samklasanon pri
softvaro, Frenk Martuksi, kiu akirintis nelegxan  misajxsercxilon
kaj uzadintis gxin por preteriri kodon de kopirajta monitoro  dum
legado librojn. Sed li diris pri gxi al tro multaj amikoj, kaj iu
de ili ekdenuncis lin al SPA por rekompenco (sxuldozaj  studentoj
facile perfidemigxis). En 2047 Frenk estis en prizono: ne  kauxze
de pirata legado sed pro posedo misajxsercxilon.
     Den poste ekscios, ke estis tempo, kiam iu ajn  darfis  havi
misajxsercxajn ilojn. Estis ecx senkostaj misajxsercxaj iloj aki-
reblaj en laserdiskoj aux sxargxeblaj el la Retumo. Sed ordinaraj
uzuloj startis uzi gxijn por  preteriri  kopirajtajn  monitorojn,
kaj foje jugxisto rezoluciis, ke tio igxintis gxija baza uzado en
reala praktiko. Tio signifigis gxijn nelegxajn;  misajxsercxilojn
programistoj estis enprizonigitaj.
     Programistoj cxiaokaze bezonis misajxsercxajn ilojn,  certe,
sed vendistoj misajxsercxilojn en 2047 liveris nur numeritajn ko-
piojn kaj al nur oficiale licencitaj kaj sxuldservutitaj  progra-
mistoj. La misajxsercxilo, kiu Den uzis en la  softvara  klasejo,
situitis malantaux speciala bariero, tiel, ke gxi estu uzebla por
klasaj ekzercoj nur.
     Estis ankaux eblo preteriri kopirajtajn monitorojn per  ins-
tali modifitan sisteman nukleon. Den eventuale trafos pri liberaj
nukleoj, ecx plene liberaj operaciumoj,  kiuj  estis  ekzistintaj
cxirkaux sojlo de la jarcentoj. Sed ne nur gxij  estis  nelegxaj,
simile misajxsercxilojn, � oni ne povis  instali  gxijn,  se  ecx
havus, sen sia komputila radika pasvorto. Kaj nek FBI �  "Federal
Bureau of Investigations" (federacia buroo por  enketado)  �  nek
zorgservo de "Microsoft" donus gxin.
     Den jugxintis, ke li ne povas simple doni al Lisa sian  kom-
putilon. Sed li ne povis rifuzi helpi sxin, cxar  li  amis  sxin.
Cxiu eventualo konversacii kun sxi sxargis lin per  delico.  Kaj,
ke sxi elektintis lin por peti helpon, probablis signifi, ke  sxi
ankaux lin amis.
     Den eksolvis la dilemon per ekagi ion ecx pli nepenseblan  �
li ekdonis al sxi la komputilon kaj ekdiris al sxi  sian  pasvor-
ton. Tiamaniere, se Lisa legos liajn librojn, Centrala  Licencejo
pensos, ke legantos gxijn li. Tio estis ankaux krimo, sed SPA  ne
kapablis detekti tion per si mem. Gxi nur konos, se Lisa raportos
pri gxi.
     Certe, se la kolegio iam ekkonos, ke li donis al  Lisa  sian
personan pasvorton, tio estos forcxeso por ambaux ili estiel stu-
dentoj, sendepende, ke por kio ili uzis gxin. Instrueja  politiko
estis, ke ia ajn malhelpado ilojn por monitorado  studentan  kom-
putilan uzadon estis kauxzo por disciplina puno. Ne  gravis,  cxu
oni agis ion nocan, � legxorompo estis embarasigo reviziadon onin
far administrantoj. Oni supozis, ke  tio  egalas  ion  prohibitan
plu, kaj oni ne bezonis koni, kio tio estis.
     Studentoj rutine ne estis elpelataj pro tio  �  ne  senpere.
Anstataux, ili prohibatis la kolegian komputilan sistemon kaj ne-
eviteble malprosperos cxiajn siajn taskojn.
     Poste Den ekscios, ke  tia  maniero  de  instrueja  politiko
startitis nur en 1980j, kiam studentoj amase startis uzi komputi-
lojn. Antauxe, principo por studenta disciplino praktikatis  mal-
sama: oni punis pro tio, ke estis noca, sed ne, ke simple suspek-
tindis.
     Lisa al SPA Denon ne denuncis. Lia decido helpi sxin  kondu-
kintis ilin al edzeco, kaj ankaux kondukis  ilin  al  dubado  pri
cxio, kion ili instruitis pri  piratado  dum  infaneco.  La  paro
startintis legi pri kopirajta historio, pri Sovetio kaj la  rest-
riktoj kopiadon en gxi, kaj ecx la originan Usonan  Konstitucion.
Ili migrintis sur Lunon, kie trafis aliulojn  same  forglitintajn
el la longaj brakoj de SPA. Kiam la Tiko Ribelo startis en  2062,
cxies legrajto baldaux igxis iu de gxiaj gravaj celoj.


                         Auxtora Rimarko

               (Cxi rimarko renovigitis en 2002.)

     La rajto legi estas batalo hodiauxa. Kvankam 50  jaroj  laux
niatempa vivmaniero probablos necesi por droni en  obskurantismo,
plimulto da la konkretaj legxoj kaj praktikoj, eksponitaj  supre,
estas jam proponita; multaj estas validigitaj en Usono  kaj  ali-
loke. En Usono "Digital Millenium Copyright Act (DMCA)" (akto pri
kopirajto dum cifera epoko) de 1998 promulgas  legxan  bazon  por
restrikti legadon kaj pruntedonadon komputilajn librojn (kaj ali-
ajn datumojn ankaux). Euxropa Unio trudintis similajn restriktojn
per 2001 kopirajta direktivo.
     Gxis nuntempo estis unu escepto: ideo, ke  FBI  kaj  "Micro-
soft" stokos la radikajn pasvortojn por personaj  komputiloj  kaj
ne permesos, ke vi havu gxijn, ne estas proponita gxis 2002.  Gxi
titolitas "Trusted Computing" (konfidata komputado) aux "Palladi-
um".
     En 2001 "Disney"-lobiita senatano Holingz [Hollings]  propo-
nis bilon, titolitan SSSCA, postulantan, ke cxiu  nova  komputilo
havu devigajn ilojn por restrikti kopiadon, kiajn uzulo  ne  povu
preteriri. Sekvante cxipon "Clipper" kaj  similajn  proponojn  de
Usona registaro pri deponado pasvortojn, tio  demonstras  distei-
rantan tendencon: komputilaj  sistemoj  kreske  strukturatas  por
provizi forulan potencon super la uloj aktuale uzantaj la  kompu-
tilan sistemon. SSSCA poste renomitas al CBDTPA  (pensu  pri  tio
"Consume But Don't Try Programming Act" ("akto pri acxetu, sed ne
penu programigi")).
     En 2001 Usono startis peni uzi la  proponitan  pakton  "Free
Trade Area of the Americas" (FTAA)  (libera  komerca  regiono  en
Amerikoj) por trudi la samajn legxojn en cxiuj sxtatoj  de  Uesta
Duonsfero. FTAA estas iu de la t.n. "liberkomercilaj" paktoj, re-
ale verkitaj por doni al negocistaro plikreskitan potencon  super
demokratiaj registaroj; trudado DMCAojdajn legxojn estas tipa  de
tia etoso. "Electronic Frontier  Foundation"  (EFF)  (fonduso  de
elektronika novtero) vokas ulojn komprenigi  iliajn  registarojn,
kial gxij devas rezisti tian planon.
     SPA, kio  reale  estas  "Software  Publisher's  Association"
(asocio de softvaraj eldonistoj), nun anstatauxigitas en tia  po-
licojda rolo far BSA "Business Software Alliance" (alianco de ko-
merca softvaro). Gxi ne estas, hodiaux, oficiala policaro; neofi-
ciale, gxi agas kiel tio. Uzante metodojn, memorigantajn pri  es-
tinta Sovetio, gxi vokas ulojn denunci pri siaj kunlaborantoj kaj
amikoj. Timigila kampanjo far BSA en Argentino en 2001 j. vualite
minacis, ke uloj, pruntedonantaj softvaron, endas enprizonigon.
     Kiam cxi rakonto estis verkata, SPA minacis  etajn  interne-
tajn provizistojn, postulante, ke gxij  permesu  monitori  cxiujn
uzulojn far SPA. Plimulto da la provizistoj kapitulacis, kiam mi-
nacatis, cxar gxij ne povas tenumi lukton en jugxo [Atlanta Jour-
nal-Constitution, D3. � Oct 1, 1996].  Minimume  unu  provizisto,
"Community ConneXion" en Okland [Oakland], Kalifornio, rifuzis la
postulon kaj estis reale aljugxita. Poste SPA nuligintis la jugx-
pretendon sed obtenintis DMCAon, donantan al gxi la potencon, ki-
an gxi bezonas.
     La universitata sekureca politiko, eksponita supre, ne estas
imaga. Ekzemple, komputilo en iu universitato en regiono cxe Cxi-
kago [Chicago] eligas jenan informajxon, kiam oni enigxantas:

     "Cxi sistemo estas por uzado far la rajtigitaj uzantoj  nur.
     Personoj, uzantaj cxi komputilan sistemon senrajte aux  eks-
     terrajte, estas objektoj por tio, ke cxiaj iliaj agoj en  la
     sistemo estos monitorataj kaj  registrataj  far  la  sistema
     personaro. Dum la monitorado personojn, nerajte uzantajn cxi
     sistemon, aux dum flegado la sistemon,  agoj  far  rajtigita
     uzanto probablas ankaux esti monitorataj. Cxiu uzanto de cxi
     sistemo eksplicite konsentas por tia monitorado kaj avizitas
     pri tio, ke, se tia monitorado  malkasxos  eblan  argumenton
     por nelegxa ago aux rompo la universitatajn legxojn, la sis-
     tema personaro rajtas transdoni la konvikton de tia  monito-
     rado al la universitata administracio kaux legxodevigaj ofi-
     cialistoj".

Tio estas kurioza vidpunkto pri la 4a amendo de  Usona  Konstitu-
cio: perforti praktike cxiun konsenti anticipe rezigni sian  raj-
ton de gxi:

     "La rajto de homoj por sekureco je iliaj  personoj,  hejmoj,
     dokumentoj kaj posedajxoj kontraux senbazaj  trasercxoj  kaj
     kaptoj devas esti ne difektata, kaj neniaj  absolvoj  licas,
     krom baze de ebla kauxzo, auxtentikigita per jxuro aux skri-
     be, kaj speciale eksponante la ejo trasercxenda kaj la  uloj
     aux ajxoj kaptendaj".

-----------------------------------------------------------------

                           Referencoj:

* The administration's "White Paper": Information  Infrastructure
  Task Force, Intellectual Property and the National  Information
  Infrastructure: The Report of the Working Group on Intellectual
  Property Rights. � 1995.
* Pamela Samuelson. An explanation of the White Paper: The  Copy-
  right Grab. � Jan 1996.
* James Boyle. Sold Out // New York Times. � Mar 13, 1996.
* Public Data or Private Data // Washington Post. � Nov 4, 1996.
* "Union for the Public Domain" (Unio por Publika Posedo) � orga-
  nizacio celanta rezisti kaj retroizi ekscesizon kopirajton  kaj
  patentan potencon.

-----------------------------------------------------------------

Cxi eseo estas eldonita en "Free Software, Free Society: The  Se-
lected Essays of Richard M.Stallman".