LINGVAJ RESPONDOJ
                          PLENA KOLEKTO
                          APERINTAJ EN
                  "LA ESPERANTISTO" (1889�1893)
                     "LA REVUO" (1906�1908)
                "LA OFICIALA GAZETO" (1911�1912)
                        KAJ ALIAJ GAZETOJ

                         L.-L.M.ZAMENHOF

               (x) Memeldono, Mar�nais, 17.02.2005

                         Laux la eldono:
      Zamenhof L.-L.M. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. �
            Parizo: Esperantista centra librejo, 1927

                            Reeldono:
      Zamenhof L.-L.M. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. �
              Rusio, Jekaterinburgo: Sezonoj, 1992.


  Antauxparolo al la lingvaj respondoj aperintaj en "La Revuo"
                             (1910)

   Komencante de Decembro 1906, mi, per "La Revuo", de  tempo  al
tempo donadis respondojn al  diversaj  demandantoj  pri  diversaj
lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure  privatan,
tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas ali-
aj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj perso-
noj vidas en miaj Respondoj kvazaux ian "oficialan  decidon"  pri
tiu aux alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi  la
tute liberan evoluadon de nia lingvo aux malhelpe  entrudigxi  en
la kampon, kiu devas aparteni plene al nia  Akademio,  mi  cxesis
publikigi la Respondojn. Tamen cxar certa nombro de miaj  Respon-
doj jam estas publikigita kaj cxar oni eble povus  trovi  en  ili
ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili es-
tos reeldonitaj kune en formo de aparta brosxuro...
   Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj  devas
esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute PRIVATAJ; fari
oficialan DECIDON pri tiu aux alia duba lingva demando  havas  la
rajton nur nia AKADEMIO, post vocxdona interkonsiligxo kun la tu-
ta Lingva Komitato.
   Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute  ne  apartenas  al  tiuj
personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli
da decidoj. En lingvaj demandoj cxiu superflua "decido"  katenas,
kaj ni devas esti kun gxi tre singardaj; "decidojn" oni devas fa-
ri nur en okazoj de efektiva kaj senduba NECESECO!

                                                 L.-L.M. Zamenhof


                            Alfabeto

            Pri la uzado de "h" anstataux supersigno

   La uzado de "ch" k.t.p. anstataux "cx" k.t.p. estas enkonduki-
ta nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraux literojn kun  sig-
netoj, sed en SKRIBADO mi konsilas al vi cxiam uzi pli bone  "cx"
anstataux "ch", cxar la uzado de UNU litero por  unu  sono  estas
multe pli logika ol la uzado de DU literoj. Vi diras, ke la  sig-
netoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la  al-
fabeto pure latina havas ja ankaux kelkajn literojn kun  signetoj
superliniaj ("i", "j", "t"), kaj la plej granda parto de la ling-
voj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraux amason da aliaj
literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio
aux kongreso penos iam elpensi pli  oportunajn  skribajn  formojn
por kelkaj literoj (cxar ne sole la literoj kun signetoj sed  an-
kaux multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio
cxi estas jam tute alia demando, kiu LA LINGVON MEM tute  ne  tu-
sxas: gxi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de  oportu-
neco de la skribado.
   "La Esperantisto", 1889, p. 15

   Multaj plendas, ke la skribado per  "cx",  "gx",  "hx",  "jx",
"sx" kaj "ux" estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin  ankaux
en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne  ha-
vas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam
dirita en la "Aldono al la Dua Libro": anstataux la  signeto  su-
perlitera oni povas kuragxe uzadi la literon  "h"  kaj  anstataux
"ux" � simplan "u".
   "La Esperantisto", 1890, p. 32

   Sinjoro F.-V.Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la
signetojn superliterajn, uzu anstataux ili kaj  anstataux  "h"  �
apostrofon returnitan post la litero; ekzemple "ac`eti" anstataux
"acxeti" aux "acheti". De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni
volos uzi tiun cxi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco
de la presata verko la signifon de tiu cxi returnita apostrofo.
   "La Esperantisto", 1890, p. 54�55

   Vane vi timas, ke ni volas enkonduki  novan  ortografion  ("h"
anstataux signeto superlitera). La fina legxo por nia  ortografio
estos: "por unu sono unu litero" kaj kiam ni nur povos, ni  cxiam
uzados "cx" anstataux "ch" (povas nur esti, ke iom poste, por pli
oportunigi la skribadon, ni donos al tiu cxi litero  pli  simplan
formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne lo-
gika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni gxin  uzas  nur  kiel
necesan unuatempan rimedon por doni al cxiuj presejoj kaj  al  la
telegrafo la eblon labori jam nun en nia  lingvo.  Sed  kiam  iom
post iom la plej granda parto de  la  presejoj  kaj  telegrafejoj
provizigxos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua "h" estos
absolute cxesigita. Ne la "cx" estas transira sxtupo al "ch", sed
en la "ch" ni proponis transiran sxtupon al "cx", kiam ni  vidis,
ke la absoluta enkonduko de "cx" estas ankoraux tehxnike ne opor-
tuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin
konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al  ili;
sed nia lingvo estas ankoraux juna kaj nepotenca  kaj  devas  sin
fleksi, se gxi ne volas perei. Ne estas ankoraux tempo diri fiere
al cxiuj presistoj: "Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni  vin
ne bezonas!" La unuatempa permeso presi per "h" estas necesa  ri-
medo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute  ne  ebla  aux
tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj su-
perliteraj, tiu cxiam devas gxin fari.
   "La Esperantisto", 1891, p. 15

   La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi  en  la  sekvanta
maniero: "a", "bo", "co", "cxo", "do", "e",  "fo",  "go",  "gxo",
"ho", "hxo", "i", "jo", "jxo", "ko", "lo", "mo", "no", "o", "po",
"ro", "so", "sxo", "to", "u", "uxo", "vo", "zo".
   "La Esperantisto", 1893, p. 32


                   Pri sensupersigna skribado

   La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi "h" ansta-
taux supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio  ankaux
estas permesata por skribado. Tiel same, kiel  neniu  povas  pro-
testi, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj  ansta-
taux per literoj ordinaraj,  aux  per  literoj  presaj  anstataux
skribaj, tiel same ankaux neniu povas protesti, se vi skribos per
"h" anstataux supersignoj. Sed la demando estas, cxu viaj  KORES-
PONDANTOJ estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos  la  pli
artifikan manieron kun "h" anstataux la pli simpla kun  supersig-
noj. Tio cxi sekve estas ne demando de  permeso  aux  malpermeso,
sed simple demando de GUSTO. Sed, se vi deziras  anstatauxigi  la
supersignon en "cx" kaj "sx", vi nepre  devas  anstatauxigi  gxin
ankaux en "jx", "hx" kaj "gx", cxar cxiu el la ambaux  skribmani-
eroj APARTE estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skrib-
maniero MIKSITA estus jam arbitrajxo kaj kondukus al hxaoso.
   Se vi volas skribi per "h" anstataux supersignoj, vi povas ti-
on fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi  volas  uzi
skribmanieron MIKSITAN, aux � tiom pli � se vi volas uzi  SISTEME
la tute novajn literojn "y" kaj "w", anstataux "j" kaj  "ux"  (mi
ne parolas pri SPECIALAJ teknikaj okazoj, kiam tio eble estas ne-
cesa) vi devas � se vi deziras esti lojala  Esperantisto  kaj  ne
enkonduki anarhxion en nian aferon � akiri por tio la permeson de
la Lingva Komitato. Formulu klare vian deziron kaj prezentu  gxin
al la vocxdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono  estos
akceptita per plimulto da vocxoj, gxi farigxos permeso  oficiala.
Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato  devas
esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion gxi trovas tute SEN-
DANGXERA, efektive GRAVA kaj sendube UTILA; tial se  la  Komitato
malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al gxia  decido
kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de
la Komitato, krias, ke la Komitato nenion tauxgas, ke gxi ne  es-
tas auxtoritata, ke gxi nenion faras, k.t.p.
   Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lin-
gvo cxion, kion gxi trovos necesa; mi neniam prezentos  ian  mal-
helpon, kaj cxiun mature pripensitan kaj orde vocxdonitan decidon
de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera
celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima ek-
sperimentado SEN GRAVA NECESECO; ju malpli ni okupos niajn kapojn
per diversaj "plibonigoj" kaj ju pli ni  simple  propagandos  kaj
ricxigos la lingvon, des pli bone estos.
   Respondo 45, "La Revuo", 1908, Auxgusto


                           Elparolado

                   Elparolado de "ux" kaj "j"

   En la sono "aux" la "a" kaj la "ux" devas esti auxdataj  klare
cxiu aparte, sed ili faras unu silabon, cxar efektive  la  litero
"ux" ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto "lauxdi" devas  esti
elparolata "laux-di".
   "La Esperantisto", 1889, p. 23


            Pri la literoj "u" kaj "ux", "i" kaj "j"

   Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn
"u", "ux", "i" kaj "j". Laux ilia opinio (esprimita ecx en kelkaj
lernolibroj) la literoj "u" kaj "i" kune kun antauxirantaj  voka-
loj faras "duoblan vokalon" ili sekve elparolas "au" kiel  "aux",
"ei" kiel "ej" k.t.p. Tio cxi estas ERARO. En nia lingvo  ne  ek-
zistas duoblaj vokaloj, sed cxiu litero  estas  elparolata  cxiam
egale kaj cxiam aparte. Sekve oni devas legi  "ba-lA-u",  "pra-U-
lo", "tro-U-zi", "de-I-ri", "krE-i", "he-ro-I-no"  kaj  ne  "bAl-
aux", "prAux-lo", "trOux-zi", "dEj-ri", "krEj", "he-rOj-no" (kiel
faras multaj germanoj, havantaj tiun cxi kutimon en sia  lingvo).
La literoj "u" kaj "i" devas cxiam  esti  elparolataj  klare  kaj
aparte, kiel cxiu alia litero.
   Sed ekster "u" kaj "i" en nia lingvo ekzistas ankoraux la  li-
teroj "ux" kaj "j", kies elparolado estas simila al la elparolado
de "u" kaj "i", sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel
konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun
gxi en unu silabo kaj tial faras IMPRESON de  duobla  vokalo.  La
literoj "ux" kaj "j" cxiam ankaux estas elparolataj  aparte,  sed
ili cxiam estas KONSONANTOJ, tute egale, cxu  ili  staras  antaux
vokalo aux post vokalo. Sekve oni devas legi  "ja-ro",  "jus-ta",
"kra-jo-no", "fraux-lo", "Eux-ro-po", "foj-no", "paj-lo"  kaj  ne
"i-a-ro", "i-us-ta", "kra-i-o-no", "fra-u-lo", "E-u-ro-po",  "fo-
i-no", "pa-i-lo". Se ni la germanajn  vortojn  "Saite",  "Traube"
volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus  skribi  "Zajte",
"Trauxbe". La vorto "lauxta" ekzemple estas dusilaba kaj ne  tri-
silaba, sed ne pro la kauxzo ke "aux" estas kvazaux duobla  voka-
lo, sed nur cxar "ux" estas konsonanto (dum "u" estas vokalo).
   "La Esperantisto", 1893, p. 15


            Pri elparolado en teorio kaj en praktiko

   Kiel en cxiuj lingvoj, tiel ankaux en Esperanto  la  sono  "j"
ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaux gxi; oni sekve
ne devas miri, ke ekzemple en la vorto "panjo" la plimulto de  la
Esperantistoj elparolas la "nj" kiel unu molan sonon  (simile  al
la franca "gn"). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni  ordi-
nare antaux "g" aux "k" elparolas la sonon "n" naze, aux  ke  an-
taux vokalo oni elparolas la "i" ordinare kiel "ij". BATALI kont-
raux tia natura emo en la elparolado sxajnas  al  mi  afero  tute
sencela kaj senbezona, cxar tia elparolado  (kiu  estas  iom  pli
eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreni-
gxon aux praktikan maloportunajxon; sed REKOMENDI tian  elparola-
don (aux nomi gxin "la sole gxusta") ni  ankaux  ne  devas,  cxar
laux la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne se-
vere observata, sed neniam povas esti rigardata kiel "erara")  ni
devas elparoli cxiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras pa-
roli severe regule, ni devas elparoli "pan-jo", "san-go", "mi-a".
   Respondo 56, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 222


                             Akcento

                   Pri la regulo de la akcento

   ... Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aux naciaj, estas
senfrukta kaj dangxera ankaux la sekvado de TEORIAJ PRINCIPOJ, se
ni ne demandas nin, kian PRAKTIKAN signifon ili havas. La  defen-
dantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la  instruitulon,
kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj  mangxas
bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke gxi ne estas  sana
kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda
viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havan-
taj nenian ecx plej malgrandan praktikan fundamenton, estis fari-
taj al ni en granda amaso. Sed ne parolante pri cxiu el  ili,  ni
prenos por ekzemplo nur unu, kiu apartenas sxajne al la plej  bo-
naj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn.
   Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre
bona artikolo montris, ke la sxangxoj, kiujn diversaj vortoj  ri-
cevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tusxas  la  ak-
centon, ke volonte estas forglutataj tutaj silaboj,  por  nur  ne
sxangxi la akcenton, ke sekve la akcento en diversaj niaj vortoj,
kiel ekzemple "nacIo", "titOlo" k.c.  estas  kontrauxnatura;  kaj
sinjoro Runstedt ecx rakontas pri unu persono, kiun  la  akcentoj
en "anImo", "proksIme" k.c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per
si mem la lingvo al li tre placxis. Kiel ajn bela tiu cxi  opinio
sxajnas en la teorio, gxi tamen post pli atenta pripenso  baldaux
montrigxus al cxiu kiel bela... sofismo.
   Ni rigardu atente, en kio propre kusxas la kulpo de  la  kons-
tanta akcento, kaj kia grava kauxzo devigas nin aux doni malfaci-
lan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, aux forigi  silabojn
en diversaj vortoj, por ke la akcento  farigxu  "plinatura".  Cxu
vortoj kiel ekzemple "proksIma", "titOlo" estas pli malfacile el-
lerneblaj kaj memoreblaj, ol "tItolo", "prOksima"? Ne, neniu  du-
bos, ke ellerni UNU akcenton por cxiuj vortoj  estas  mil  fojojn
pli facile, ol memori por cxiu vorto apartan  akcenton.  (Demandu
la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili  diros  al
vi, kiom da grandegaj malfacilajxoj prezentas al ili la ellernado
kaj regula uzado de la rusa akcento!) Cxu la diritaj vortoj estas
malfacile elparoleblaj? Cxu ili estas malbonsonaj? Cxu  ili  pre-
zentas eble ian alian maloportunajxon? Ne! Sendube ne! Cxiu  sci-
as, ke la akcento sur la antauxlasta silabo estas cxiam  la  plej
bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la  malreguligo  de  la
akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj  maloportu-
najxoj, vi en nia NUNA konstanta akcento ne trovos  ecx  la  plej
malgrandan maloportunajxon, se vi ecx sercxos tutan  vivon!  Kial
do, oni povas demandi, propono, tiel senfundamenta  povis  placxi
al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propo-
no tusxis kordon konatan de ni cxiuj sed de ni mem  gxis  hodiaux
ne rimarkitan; kaj se homo ekauxdas ion konatan,  li  ofte  kont-
rauxvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: "Jes, jes, bone!"
   Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj sxajne  parolas  por
la propono. La konato de sinjoro Runstedt  ne  volis  lerni  nian
lingvon, cxar kutiminte je la elparolado de la latina "prOximus",
"Animus", li ne povis akcepti la vortojn "proksIma", "anImo". Sed
ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu cxi motivo.
Cxu la latina vorto "mAximus" estas  motivo  kontraux  la  franca
vorto "maxIme"? Cxu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian  difi-
nitan formon en unu lingvo, prezentas  ian  ecx  plej  malgrandan
kauxzon, por ke tiu cxi vorto en alia lingvo ne havu  alian  for-
mon? Se hodiaux iu postulas, ke anstataux "facIla", ni diru  "fA-
cila", li morgaux kun tia sama rajto postulos, ke anstataux  "fA-
cila" ni diru "facilIs", cxar la formo "facIla" al lia orelo  es-
tas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaux  postulos,  ke
ni al cxiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn  formojn,  kiujn  oni
trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e. ke ni  tute  detruu  la
lingvon internacian kaj anstatauxigu gxin per ia alia jam  ekzis-
tanta lingvo, cxar... (nenia alia kauxzo)... la formoj de tiu aux
alia lingvo al sinjoro X aux Y estas konataj kaj la formoj de nia
lingvo al li ne estas ankoraux konataj! Cxiu lingvo  havas  siajn
legxojn, kaj se la legxoj per si mem estas bonaj,  estus  ridinde
deziri ilin sxangxi NUR tial, ke alia  lingvo  havas  aliajn  le-
gxojn. Cxu ni povas diri, ke la germana vorto "GeographIe"  estas
malbona kaj trancxas la orelon, cxar la Rusoj elparolas tiun  cxi
saman vorton "��������"? Al la konato  de  sinjoro  Runstedt  la
vorto "proksIma" en la unua momento malplacxis, cxar  li  alvenis
al tiu cxi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; cxio de-
pendas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la legxoj de nia
lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaux ni elparolas  la  nomon
de nia lingvo "internAcia" anstataux "internacIa",  gxi  trancxas
nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.
   La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo;  eble  ni  devas
kalkuligxi kun gxi? Se ni povus tion fari sen ia  malutilo,  jes,
kial do ne kalkuligxi? Sed se por PARTON da homoj liberigi de al-
kutimigxo je UNU tre facila regulo ("akcento cxiam sur la antaux-
lasta silabo") ni bezonus MULTE PLI GRANDAN PARTON da aliaj homoj
devigi lerni kaj memori MULTAJN regulojn (sen  ia  regulo  memori
apartan akcenton por cxiu aparta vorto), �  kion  ni  tiam  devas
preferi? Ni forte dubas, cxu trovigxos iu, kiu konsilus solvi  la
demandon alie ol ni gxin solvis! Por ne devigi la lernantojn  me-
mori apartajn akcentojn por cxiu vorto, oni eble konsilos  al  ni
transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo  tiel,  ke  ili
konsentigu en si la regulon pri la akcento konstanta kun  la  ak-
cento kutima (ekzemple  "titlo"  anstataux  "titolo",  "amo"  aux
"ano" anstataux "animo", "proksa" aux "proma" aux "propa"  ansta-
taux "proksima" k.c.); sed ne parolante jam pri la  malbonsoneco,
malklarajxoj, k.t.p., kiuj tiam naskigxus, kaj supozante, ke  ecx
la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, cxu iu seri-
oze konsilus enkonduki tian grandan rompadon  en  nian  aferon...
sen ia ecx la plej malgranda kauxzo! Sen ia ecx la plej malgranda
kauxzo: cxar ni sercxis kaj sercxis kaj ne povis trovi en la kon-
stanta antauxlasta akcento ian ecx la plej malgrandan  maloportu-
necon por la memoro, nek por la busxo, nek por la orelo. Kontraux
nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa mo-
tivo, ke la lingvo X aux la lingvo Y tion cxi ne havas.
   Sed eble kontraux nia regulo ekzistas io  tio,  kion  oni  per
vortoj esprimi ne povas, sed kion oni neklare  SENTAS,  kiel  ian
vokon de naturo? Ni auxskultu, kion diras sinjoro de Wahl: li  ne
vidas kaj ne montras ian faktan cirkonstancon kontraux la akcento
en nia lingvo; sed rimarkinte, ke la naturaj  lingvoj  oferas  la
sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi la unuatempan ak-
centon, li vidas en tio cxi naturan legxon  kaj  konsilas  al  ni
sekvi tiun cxi legxon, por ke nia lingvo ne estu  kontrauxnatura.
Je l'unua rigardo povas efektive sxajni, ke ni pekas kontraux  la
natura legxo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu cxi
"legxo", kaj kia puno atendas la rompanton de  gxi.  Malsupre  ni
montros, ke tio, kion oni prenis por natura legxo de cxiuj  ling-
voj, estas nur OKAZA apartenajxo de KELKAJ lingvoj; sed ni supozu
por momento, ke tio cxi efektive estas  legxo,  kiu  ekzistas  en
cxiuj lingvoj; kio do sekvas de gxi? Se ia regulo efektive ekzis-
tas en cxiuj lingvoj kaj ni ne komprenas la kauxzon kaj la  celon
de tiu cxi regulo, kio do devigas nin ankaux blinde akcepti  tiun
cxi regulon, se gxi estas por ni maloportuna? Cxiuj riveroj en la
mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed  se  iu,  kun
instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon, volus  sekvi  tiun
cxi "legxon naturan", � cxu vi lauxdus lin, aux cxu  vi  ecx  iom
povus lin pravigi? Cxiuj lingvoj naturaj havas grandan amason  da
malregulajxoj kaj malfacilajxoj, � cxu ni ankaux devas sekvi tiun
cxi "legxon naturan" kaj intence fari nian lingvon malregula  kaj
malfacila?
   Ecx se ni tute ne scius la esencon de la akcento, ecx tiam es-
tus la plej nature, se anstataux tro filozofie fosi en teorioj ni
dirus al ni praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton  malregu-
lan kaj malfacilan, kiun ili jam sxangxi ne povas; ni havas anko-
raux liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda malutilo ha-
vi akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan,
tute ne rompante al ni la kapon, pro kia kauxzo la lingvoj  krei-
taj blinde tiun cxi oportunajxon ne  havas;  cxar  estus  ridinde
imiti kun malutilo al ni mem iajn misterajxojn, se ni ne  kompre-
nas ilian sencon kaj celon.
   Sed se ni rigardos pli profunde, ni baldaux vidos, ke la  "le-
gxo de la akcento" ecx ne estas ia misterajxo, kaj tio, en kio ni
sercxis ian legxon naturan, estas simpla  okazajxo,  kiu  kun  la
esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La  lingvo
de cxiu nacio kreigxis tiam, kiam  la  nacio  ne  sciis  ankoraux
skribi kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur  per  la
orelo; la orelo de Johano aux Petro ofte ne bone auxdadis, la me-
moro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversigxa-
dis kaj akceptadis diversajn sovagxajn formojn; kontroli la  vor-
tojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj  kaj  sen-
sxangxaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone AUXDIS, t.e.  la
silaboj AKCENTITAJ. Jen estas la tuta  mistera  kauxzo,  kial  la
silaboj akcentitaj ofte restadis sensxangxaj, dum la tuta  cetera
parto de l'vorto sxangxigxadis � el simpla senhelpa NECESECO  kaj
ne el ia lingva legxeco. De la momento, kiam  ia  popolo  ricevas
skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobatajxon  ne
renkontas.
   Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol  literatu-
ron busxan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gar-
di la lingvon de blinda malbonorela renversigxado, volus  intence
fari la erarojn, kiujn  niaj  neinstruitaj  antauxuloj  faris  el
blinda neceseco, � ni estus similaj je tiu naivulo, kiu,  havante
du bonajn okulojn, intence falis super sxtono kaj vundis al si la
kapon... cxar li vidis, ke antaux li multaj blinduloj falis super
tiu cxi sxtono, kaj li pensis, ke oni  tiel  necese  devas  fari!
Sekve se ni ecx en nenia blinde kreita lingvo trovus la transpor-
tadon de l'akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro kon-
stanteco de l'akcento, tio cxi neniel devus nin deteni de  enkon-
duki tiun cxi oportunajxon en nian artan kaj konscie kreitan lin-
gvon, tiel same kiel la malregula konjugado en cxiuj  lingvoj  ne
sole ne devigas, sed ankaux tute ne pravigas nin enkonduki inten-
ce malregulan konjugadon en nian lingvon.
   Sed por forigi cxiujn dubojn de la personoj, kiuj,  ne  konfi-
dante al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie  timas,  ke
eble... eble... oni ne scias... oni ne vidis ekzemplojn k.t.p.  �
ni fine montros ankoraux, ke la transportado de l'akcento de  unu
silabo sur alian ne estas ecx ia ennovajxo de nia flanko, sed gxi
ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj cxi tute ne  be-
zonis zorgi pri facileco. Apartajn ekzemplojn vi trovos sur  cxiu
pasxo en cxiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia  lan-
do, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj  polan,  kaj  ni
vidos, ke TUTE TIO SAMA, kion ni faris en nia lingvo,  estis  jam
antauxe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De  ne-
niu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan ak-
centon sur la antauxlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj
en tiuj cxi vortoj la akcento estas alia; kaj tion cxi la  lingvo
pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia  forjxetado
de silaboj k.t.p., sed gxi simple senceremonie transportis la ak-
centon de unu silabo sur alian; sen ia filozofado  gxi  metis  la
akcenton de cxiu vorto sur la silabon antauxlastan, tute  ne  de-
mandante, cxu tiu silabo estas tia aux alia kaj cxu gxi havas  la
forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke  oni
diros, ke gxi estas kontrauxnatura. Kaj tion cxi la lingvo  faris
ne sole kun la fremdaj, arte  enportitaj  vortoj  (kiel  ekzemple
"adwOkat", "in\.zYnier",  "telEgraf",  "spirYtus",  "manUskript",
"pApier", "tytU\lu", "artikU\lu" k.t.p.) sed ankaux en cxiuj  se-
nescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj "�����쪨�", "���-
��", "����", "祫����", "����" k.c. k.c. k.c. en la tuta  lingvo
� estas en la lingvo pola "malE\'nki", "wOjna",  "Okno",  "cz\lO-
wiek", "ulIca", k.c. k.c. k.c.) � jam ne apartaj disjxetitaj  ek-
zemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj � tuta lingvo!  (Se  en  la
tuta lingvo vi en kelkaj tre malmultaj vortoj trovas deflankigxon
de tiu cxi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun  cxi  deflankigxon
faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia  kauxzo  kaj
bezono kaj kontraux la spirito de la lingvo).
   Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lin-
gvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula � neniu
dubos; se ni povas gxin fari, ni devas gxin fari, se ecx neniu el
la blinde kreitaj lingvoj gxin farus. Se ni al tio cxi vidas,  ke
lingvo natura, KIU JA TUTE NE BEZONIS ZORGI PRI  FACILECO,  faris
tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio,  �  tiom
pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco es-
tas tre grava, oni devis sen ia ecx minuta sxanceligxo akcepti la
akcenton konstantan, ecx se la demando  estus  levita  antaux  la
kreigxo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita
kaj uzata, ni volus fari en gxi grandan rompadon  por...  sen  ia
kauxzo kaj celo... doni al gxi maloportunajxon anstataux  oportu-
najxo � tio cxi estus jam facilanimeco nepardonebla!
   El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu �  la
sxajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio sxaj-
nas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la  praktiko  ofte  havas
nenian signifon. El la diritajxo ni faras la konkludon: proponan-
te aux enkondukante (private) ian sxangxon en nia lingvo,  neniam
gvidu vin per konsideradoj TEORIAJ, kiel ajn belaj  ili  sxajnas,
sed cxiam demandu vin, kian PRAKTIKAN signifon la sxangxo  havus.
Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, cxar tiu
cxi kategorio da proponoj apartenas al la plej dangxeraj: en  tia
afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, ki-
uj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al  la  homoj
en instruita formo kaj en la nomo de legxoj sciencaj, tiam el 100
personoj 99 gxin blinde aprobas kaj nur unu  demandas  sin:  "tre
bele, sed kian signifon gxi havas por NIA lingvo?"
   "La Esperantisto", 1891, p. 50


                          Interpunkcio

         Pri la reguloj pri la uzado de la interpunkcioj

   La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia ling-
vo pli-malpli tiaj samaj, kiel en cxiuj aliaj lingvoj; sekve cxiu
povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn  tiel,  kiel  li  uzas
ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj  DETALOJ  la
uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed
cxar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke  ne  venis
ankoraux la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn  por
tiuj cxi detaloj. En tiuj cxi dubaj detaloj cxiu povas uzi en Es-
peranto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin  en  sia  nacia
lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj cxi negra-
vaj detaloj difinitajn regulojn.
   "La Esperantisto", 1893, p. 127


                      Pri divido de vortoj

   Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni  or-
dinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, cxar cxiu  parto
gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemp-
le dividas: "Esper-anto", "ricev-ita" k.t.p. Sed tio cxi tute  ne
estas deviga regulo; ni faras gxin nur por ne rompi subite kun la
kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu cxi maniero  havas  nenian
celon kaj signifon, cxar la transportado de la vortoj estas afero
pure papera, havanta nenion komunan kun la legxoj de  la  lingvo;
ni konsilas al vi per nenio vin gxeni en la dividado de la vortoj
kaj fari gxin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi  pli
oportune. Ecx se vi dividos ekzemple "aparteni-s",  ni  vidus  en
tio cxi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen  ia
logika kauxzo) ne permesas tian dividadon.
   "La Esperantisto", 1893, p. 32


                     Etimologio. Vortfarado

                  Deveno de la nomo "Esperanto"

   ... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita,  kaj  jen  estas
gxia historio:
   Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi
la pseuxdonimon "Esperanto" la lingvo mem  havis  nenian  propran
nomon kaj estis nomata "la lingvo internacia proponita  de  Espe-
ranto". Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon "lingvo  de
Esperanto" ("die Esperanto-Sprache"); aliaj esprimoj, kiujn  kel-
kaj provis uzadi (ekzemple "la lingvo internacia",  "la  interna-
cia"), montris sin ne oportunaj kaj ne  enfortikigxis,  cxar  ili
estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj pre-
zentis nenion difinitan (cxar sub "lingvo internacia"  oni  povas
egale bone kompreni la Volapukon aux aliajn  proponitajn  projek-
tojn). Baldaux montrigxis, ke nur la vorto "Esperanto" (sole  aux
kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de  aliaj,  kaj
multaj amikoj komencis baldaux en siaj leteroj aux artikoloj uza-
di simple la solan vorton "Esperanto", ekzemple "la  afero  Espe-
ranto", "skribi en Esperanto" k.s. Tiel iom post iom ellaborigxis
unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca  pseuxdonimo
transiris al la afero mem kaj ke gxi estas tre oportuna, mi  bal-
daux tute cxesis uzadi mian pseuxdonimon, kaj gxi restis nur kiel
nomo por la afero mem. La nomo "Esperanto" estas per si mem  tute
senlogika; sed en sensignifa kondicxa nomo kial ni bezonas  logi-
kon?
   "La Esperantisto", 1890, p. 60


       Pri la uzado de formoj simplaj anstataux kunmetitaj

   La vorto "bezonesti" estas kunmetita tute regule, kaj vi povas
gxin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi cxiam formojn  simp-
lajn anstataux kunmetitaj. Kunmetado de  vortoj  estas  karaktera
eco de la lingvo germana, kaj al tiu cxi lingvo gxi efektive  do-
nas grandan ricxecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje
estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili  estas  ne  kunligataj,
sed uzataj aparte.
   "La Esperantisto", 1891, p. 23


                Pri la vortoj kun pseuxdosufiksoj

   Kelkaj samideanoj forte malaprobas la  uzadon  de  vortoj  kun
pseuxdosufiksoj "cio", "toro"  k.t.p.  (ekzemple:  "civilizacio",
"redaktoro" k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas  preni
nur la radikan formon (ekzemple: "civiliz", "redakt") kaj  cxiujn
devenajn formojn uzi nur kun sufikso aux finigxo pure "Esperanta"
(ekzemple: "civilizo", "redaktejo", "redaktisto" anstataux "civi-
lizacio", "redakcio", "redaktoro").
   Kompreneble, se tia vorto, kiel  ekzemple  "redaktejo",  estus
tute identa kun la vorto "redakcio" kaj povus gxin perfekte  ans-
tatauxi, certe neniu el ni plendus, se la vorto  "redakcio"  bal-
daux malaperus el nia lingvo; sed  se  iu  diras,  ke  la  formoj
pseuxdosufiksaj estas KONTRAUX-ESPERANTAJ, aux ke  ili  prezentas
malaprobindan enkondukon de NOVAJ VORTOJ, mi opinias, ke li  era-
ras. Tiaj formoj, kiel ekzemple "redakcio",  "civilizacio"  estas
nek kontraux-Esperantaj, nek novaj, cxar laux la �15 de nia  gra-
matiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la  unua  momento
de gxia naskigxo. Ni povas ESPERI, ke  pli  aux  malpli  frue  la
pseuxdosufiksaj vortoj FREMDAJ farigxos arhxaismoj kaj cedos sian
lokon al vortoj PURE ESPERANTAJ; ni povas ecx KONSILI  tion;  sed
POSTULI tion ni ne povas, cxar la diritaj vortoj ne sole havas en
nia lingvo (laux la �15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraux
dum longa tempo multaj el tiuj pseuxdosufiksaj vortoj  estos  pli
oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol  la  ilin  ansta-
tauxontaj vortoj PURE ESPERANTAJ.
   Ne venis ankoraux la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas ve-
ro, ke sekve de nia toleremeco ni por  kelkaj  vortoj  havos  dum
kelka tempo formojn DUOBLAJN (ekzemple: "evolucio" kaj "evoluo");
sed sxajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua  tempo
ian EMBARASON DE RICXECO, ol malutili al si per ia ne suficxe ma-
tura dekreto, eljxetante el la lingvo vortojn, kies  eljxetindeco
ne estas ankoraux por ni tute certa.
   Respondo 55, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 222


                      Pri la prefikso "re"

   Cxi tiu prefikso montras "revenon al la loko aux al la  stato,
de kiu oni iris". Sekve:

   * Se "A" donis ion al "B", kaj la donita objekto estas  denove
     cxe "A", ni diras, ke "B"  "redonis"  gxin,  "A"  "reprenis"
     gxin, la objekto "revenis" al "A". Spegulo "rejxetas" la ra-
     diojn, kiuj falas sur gxin. La pilko "resaltis" de la  tero.
     En cxi tiuj okazoj "re" montras revenon al la punkto de dei-
     ro.
   * Se mi faris ion, kaj mi gxin faras ankoraux  unu  fojon,  mi
     ankaux revenas (en mia ago) al la punkto, de  kiu  mi  iris.
     Sekve ni diras "refari" (fari denove tion, kion oni jam  fa-
     ris), "rekanti" (ripeti kanton), "rejunigxi" (farigxi denove
     juna), "resanigxi" (farigxi denove sana) k.t.p. En cxi  tiuj
     lastaj okazoj "re" montras la ripeton.

   (Cxi tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.)
   L. de Beaufront, "Grammaire et exercices de la langue interna-
tionale Esp\'eranto", p. 109. Tradukis W.Bailey


                   Pri "sidigxi" kaj "eksidi"

   Vi estas prava: anstataux "sidigxu" estus pli bone diri "sidi-
gu vin" aux "eksidu" tamen cxar la formo  "sidigxu"  jam  de  tre
longe estas uzata preskaux de cxiuj Esperantistoj, tial gxi fari-
gxis jam "esperantismo" kaj nomi gxin eraro oni jam ne povas.
   Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaux  en  lingvo  artefarita
cxio, kio estas uzata de la plimulto da  bonaj  verkistoj,  devas
esti rigardata kiel bona, se gxi ecx ne  estas  absolute  logika;
cxar se ni postulos cxiam nur logikon ABSOLUTAN, tiam  la  libera
uzado de lingvo artefarita farigxos tute ne ebla, cxar tiam mala-
peros cxiu utileco de longa ekzercigxado kaj en la deka  jaro  de
uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro,  cxiu  devus  konstante
tro longe pripensadi kaj pesadi cxiun sian vorton. Tamen la dife-
renco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio,
ke, dum en la unua oni devas uzi NUR tiujn  formojn,  kiujn  uzas
bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas  MALPERMESA-
TA, � en lingvo artefarita cxiu havas la rajton  uzi  formon  pli
logikan, kvankam neniu gxis nun gxin uzis, kaj li povas esti kon-
vinkita, ke se lia formo estas efektive bona, gxi baldaux  trovos
multajn imitantojn kaj iom post iom elpusxos la  malpli  logikan,
kvankam gxis nun pli uzatan formon malnovan.
   Respondo 3, "La Revuo", 1906, Decembro


                            Konatigxi

   Ni uzas ordinare la formon "konatigxi" (= "farigxi konato  kun
iu"), sed ankaux la formo "konigxi" estas tute bona (= "fari  sin
koni ion").
   "La Esperantisto", 1891, p. 7


                       Pri la sufikso "ar"

   Vi diras, ke la sufikson "ar" ni devas uzi nur por esprimi ar-
on da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj  pre-
zentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple "vortaro", "ar-
baro", "homaro"); sed por ia nombro da samspecaj  objektoj,  kiuj
ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas  kune  ian  unu
ideon, vi konsilas uzi la esprimon "aro da" (ekzemple: "li eller-
nis aron da vortoj", "tie kusxis aro da dehakitaj arboj" k.t.p.).
Vian opinion mi trovas gxusta. Pri la dua senco de la vorto "aro"
(mezuro) volu kompari mian respondon �24.
   Respondo 33, "La Revuo", 1908, Majo


                      Pri la prefikso "ge"

   La prefikso "ge" rilatas ne sole al DU personoj, sed gxi povas
rilati ankaux al MULTAJ personoj; gxi signifas simple "de  ambaux
seksoj". Mi persone gxis nun uzadis tiun cxi prefikson cxiam  nur
por esprimi ian ambauxseksan familian tutajxon el  personoj  sta-
rantaj en la sama linio de parenceco; tial  mi  diradis  ekzemple
"gepatroj", "gemastroj", "gefratoj", "genepoj",  "gekuzoj",  "ge-
tajloroj" (en la senco de "tajloro kaj lia edzino"); sed  ni  ne-
niam esprimis ekzemple per "getajloroj" la tutan familion de taj-
loro, cxar la gefiloj de tajloro ne staras en la  sama  linio  de
parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaux evitadis  diri  "gesinjo-
roj" pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio  (mi  nomadis
ilin "sinjoroj kaj sinjorinoj"). Tamen mi konfesas, ke  mi  havis
nenian kauxzon, por uzadi la prefikson "ge" sole en la dirita ma-
niero. Cxar en la fundamenta (universala) vortaro de  nia  lingvo
"ge" signifas simple "de ambaux seksoj", kaj cxar la uzado de  la
prefikso en tiu cxi senco neniam donas malkomprenigxon,  tial  ni
povas tre bone uzi tiun cxi prefikson en CXIUJ  okazoj,  kiam  ni
parolas pri ambaux seksoj. Sekve se al personaro,  kiu  konsistas
el ambaux seksoj, iu sin turnas kun la vorto "gesinjoroj", li fa-
ras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaux de nun iafoje uzados la
prefikson en tiu cxi senco.
   Respondo 6, "La Revuo", 1907, Februaro


            Pri la sufikso "ajx" apud verbaj radikoj

   Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson "ajx", tiam
ni ofte ne scias, cxu gxi signifas "io, kio faras" aux  "io,  kio
estas farata". Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso  povas
havi nur UNU el la diritaj du sencoj, ekzemple  nur  la  aktivan,
kaj cxiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson  kun  la  senco
pasiva, ili rigardas tion cxi kiel simplan eraron. Tiu cxi opinio
tamen estas negxusta: "ajx" per si mem havas nek sencon ekskluzi-
ve aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial gxi povas es-
ti uzata en AMBAUX sencoj. Severe precizigi la  signifon  de  tiu
cxi sufikso en la senco aux nur aktiva aux nur pasiva � laux  mia
opinio � estas ne konsilinde, cxar tio cxi tute  senbezone  ligus
nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn.
   Gxenerale mi devas ripeti cxi tie tion, kion  mi  jam  kelkajn
fojojn esprimis cxe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo
estu TRO preciza, cxar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte,  por
esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; cxiu-
foje, kiam ni sen timo de malkomprenigxo povas doni al la  uzanto
liberecon, ni devas tion cxi fari kaj permesi al li uzi  lauxvole
DIVERSAJN formojn (se ili nur ne estas kontraux la legxoj de  nia
lingvo aux kontraux la logiko aux komprenebleco), anstataux  pos-
tuli, ke li nepre uzu cxiam NUR UNU formon.
   En cxiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de  "ajx"
povas doni ian MALKOMPRENIGXON, ni povas ja tre bone helpi al  ni
(kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo akti-
va aux pasiva (ekzemple "sxmirantajxo"  kaj  "sxmiratajxo",  kiuj
ambaux prezentas formojn tute regule kreitajn laux la  legxoj  de
nia lingvo); sed cxar, el 100 verbaj vortoj kun "ajx",  99  estas
tute KLARAJ, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj,  precizi-
gante la signifon de "ajx" nur aktive aux nur  pasive,  konstante
esti devigataj uzadi "antajxo" aux "atajxo" en cxiuj  aliaj  oka-
zoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn "estantajxo", "kres-
kantajxo", aux "sendatajxo", "kracxatajxo" k.t.p.,  se  ni  egale
klare povas esprimi tion saman per la  pli  mallongaj  "estajxo",
"kreskajxo", "sendajxo", "kracxajxo" k.t.p., pri kies senco povas
ekzisti nenia dubo? Sekve se vi  volas  klarigi  la  signifon  de
"ajx" kun verbaj radikoj, tiam anstataux diri, ke "ajx" kun verbo
signifas nur "io, kio faras", aux nur "io, kio estas farata",  mi
konsilas al vi diri: "ajx" kun verbo signifas "ion,  kio  enhavas
en si la ideon de la donita verbo" cxu tiu cxi ideo estas  aktiva
aux pasiva � tion cxi la sufikso "ajx" tute ne  devas  montri  al
ni, cxar tion cxi montras la senco de la vorto mem aux � en okazo
de speciala NECESECO � la aldono de la sufikso  de  aktiveco  aux
pasiveco. Tiu cxi "speciala neceseco" tamen aperas  nur  tre  ma-
lofte, cxar ecx cxe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone ajxon
aktivan kaj pasivan, la senco de la ajxo estas facile komprenebla
el la kunteksto; ekzemple se mi diros "mi donas tion  cxi  al  vi
kiel garantiajxon de mia reveno", neniu ja povas dubi, ke ni  pa-
rolas ne pri garantiATajxo, sed pri garantiANTajxo. Vian opinion,
ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas ecx forjxeti  la
"ajx" kaj uzi simple nur la substantivan finigxon "o", � mi  tro-
vas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter "o" kaj "ajxo"
estas granda diferenco.
   P.S. Per stranga renkontigxo de la cirkonstancoj mi jxus rice-
vis leteron, kiu prezentas bonan ilustrajxon al tio, kion mi sup-
re diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas  (iom
sxerce), ke la esprimo "Parolo de X en la kunveno Y"  estas  tute
mallogika kaj malpreciza: anstataux "parolo"  oni  devas  en  tia
okazo diri "antauxpublikparolatajxo". Cxu vi aprobas tian  preci-
zan vorton?
   Respondo 11, "La Revuo", 1907, Aprilo


                       Pri la vorto "ero"

   Efektive estus pli bone, se por la  ideo  de  tempokalkulo  ni
uzus ian alian vorton anstataux "ero", kiu  havas  jam  difinitan
signifon en la Universala Vortaro. Sed cxar la vorto "ero" en  la
senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial  laux  la
�15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton gxin  uzi.
Cxar la "ero" de la Universala Vortaro kaj la "ero"  science  in-
ternacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas  timi,
ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere,  se  la  vorto  "ero"
laux la �15 de nia gramatiko estas plene PERMESATA,  gxi  kompre-
neble ne estas DEVIGA, kaj ni havas plenan rajton  uzi  anstataux
gxi "tempokalkulo" aux ion similan, kion proponos niaj specialis-
toj.
   Respondo 24, "La Revuo", 1907, Auxgusto


                       Pri la sufikso "eg"

   Tute prave vi diras, ke la sufikso "eg"  ne  povas  servi  por
simpla anstatauxado de la vortoj "granda" aux "tre", sed gxi  de-
vas servi por kreado de vortoj NOVAJ kun senco SPECIALA. Tia  ne-
gxusta uzado de la sufikso certe ne estas  aprobinda,  kaj,  kiom
oni povas, oni devas gxin eviti. Tamen esti TRO  severaj  en  cxi
tiu rilato ni ankaux ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus
bone uzi la vortojn "granda" aux "tre", ni povas ankaux sen  peko
kontraux la spirito de Esperanto uzi la sufikson "eg",  cxar  tre
ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si  kiel  ideon
simplan en granda mezuro, dum alia persono gxin prezentas  al  si
kiel ideon SPECIALAN. Ekzemple, la vorton  "bonega"  ni  preskaux
cxiam povus anstatauxigi per "tre bona", kaj tamen  en  la  samaj
okazoj oni ankaux povas prezenti al  si  bonecon  EKSTERORDINARAN
kaj uzi por gxi vorton APARTAN tiel same, kiel oni faras preskaux
en cxiuj lingvoj.
   Laux mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en  tiaj  oka-
zoj, en kiuj ni povus ricevi aux senduban, por niaj oreloj malag-
rablan, ERARON kontraux la lingvo, aux  tute  malgxustan  sencon;
sed en cxiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado  estas
superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni  ne-
nian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?
   Respondo 38, "La Revuo", 1908, Majo


             Pri la sufikso "ig" kun verbaj radikoj

   Oni ofte demandadis sin, cxu kun la verbaj radikoj "igi"  sig-
nifas "igi -anta" aux "igi -ata". Sed la demando per si mem estas
ne gxusta, cxar "igi" kun verbo signifas  nek  "igi  -anta",  nek
"igi -ata", sed nur "igi -i", sekve gxi povas tre bone esti uzata
en AMBAUX sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la
senco de "ig" en verboj prezentas absolute  nenian  malklarajxon;
sed en tiuj okazoj, kie malkomprenigxo povas aperi, ni devas gxin
eviti ne per senbezona katenado de la senco de  "ig"  (kio  estus
tiel same neoportuna, kiel la katenado de "ajx", pri kiu mi paro-
lis en la respondo 11), sed per precizigo de nia frazo  mem.  Ek-
zemple, ni ne povas diri "sciigi amikon novajxon", sed  ni  povas
diri "sciigi amikon pri novajxo" aux "sciigi novajxon  al  amiko"
AMBAUX frazoj estas tute regulaj kaj ambaux estas tute klaraj,  �
kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj  estas  la
sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun "ig" havas du komplemen-
tojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare  la  rilaton
inter la ambaux komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplemen-
ton, estas ordinare ankaux tute klara, cxar la  forestado  de  la
dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ek-
zemple, se mi, sen plua precizigo per "al", diros  "mi  mangxigas
mian cxevalon", neniu dubos pri la senco de la  frazo);  fine  en
tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi  malkompre-
nigxon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aux pasivigi la sencon  de
la sufikso "ig", sed ni povas tute bone kaj regule  aktivigi  aux
pasivigi la "verbon", dirante "mangxANTigi" kaj "mangxATigi".  La
sufikso "ig" per si mem havas sencon tute  difinitan  (=  "fari",
"lasi", "kauxzi"); gxi farigxas neklara nur tiam,  kiam  ni  krom
gxia propra senco nepre volas altrudi al gxi ian sencon  aldonan,
kiun gxi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en  okazo
de efektiva neceseco)  devas esti esprimata per alia rimedo  (ek-
zemple, sencon de aktivigado aux pasivigado,  de  dauxrigado  aux
momentigado k.t.p.).
   Respondo 13, "La Revuo", 1907, Aprilo


                    Pri forlasado de sufiksoj

   En la frazo "la akvo plenigas la krucxon" la  senco  diras  al
ni, ke la sufikso "ig" estas NECESA, kaj uzi tie la vorton  "ple-
nas" anstataux "plenigas" mi ne konsilus, cxar ni tiam  tro  evi-
dente pekus kontraux la logiko. Forlasi iun sufikson, por  ricevi
vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco
de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uza-
tan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aux
kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de
la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de ALIA  vorto
("plena"), sed la maniero de tiu devenado estas tute KLARA, sekve
ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo  de
la dirita vorto.
   Respondo 44, "La Revuo", 1908, Auxgusto


                Pri la deveno de la vorto "edzo"

   Dank' al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la sol-
von de tiu malgranda enigmo... La vere primitiva formo  estas  ne
"edzo", sed "edzino", de kiu devenas la formo "edzo".  Tiel  same
"frauxlo" devenas de "frauxlino", "kuzo" de "kuzino", kaj  "feo",
kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz., Oberono, kaj
kiun oni povas devenigi de "feino". La vorto "edzino" estis  pri-
mitive sufikso, kiu poste farigxis sendependa de la  radikoj,  al
kiuj gxi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro kla-
rigis al mi la aferon: En la germana lingvo, regxido heredonto de
la krono estas nomata  "Kronprinz",  kiu  farigxas  en  Esperanto
"kronprinco". La virino kunigita kun la kronprinco per legxa  li-
gilo estas nomata germane "Kronprinzessin". Cxi tiun lastan  vor-
ton D-ro Zamenhof transskribis Esperante  "kronprincedzino",  kaj
li tuj rimarkis, ke la finigxo de tiu vorto, t.e. "edzino", rice-
vis per si mem la sencon de virino kunigita kun  viro  per  legxa
ligilo. Li do faris el cxi tiu vorto: unue, gxeneralan  sufikson,
esprimantan difinitan rilaton, kaj due, vorton memstaran kun  tiu
sama signifo. Poste el la vorto "edzino" li tute logike devenigis
la vorton "edzo".
   Laux artikolo de \'Emile Boirac. "La Oficiala  Gazeto",  1913,
Decembro


                     Leksikologio. Vortaroj

                       Pri plena vortarego

   Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon,  kiu  enhavus
ne sole cxiujn vortojn de la ordinara  vivo,  sed  ankaux  cxiujn
vortojn teknikajn de cxiuj sciencoj, artoj kaj metioj, cxiujn no-
mojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva  Komi-
tato farus al ni tre grandan servon, se gxi per komuna laboro  de
cxiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vor-
taregon kun karaktero OFICIALE FIKSITA la Lingva Komitato nun  NE
povas kaj longe ankoraux ne povos, cxar tia laboro estas ne  sole
tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de cxiuj el  la
senlima multego da vortoj postulas multege da tempo  kaj  fortoj,
sed tia laboro estus ecx rekte malutila. Se  tian  grandampleksan
fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa kaj cxiuflanka
uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj  "en  rapideco",
ni tre dangxere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus  al  gxi
libere kaj sane disvolvigxi; ni perforte altrudus  al  la  lingvo
multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu aux alia kunlaboranto de
la vortaro pro nesuficxa elprovo en la unua momento  sxajnis  bo-
naj, sed kiuj poste en la praktika  uzado  povus  montrigxi  tute
malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaux la kauxzo, pro kiu
mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forjxe-
ti la tro grandan vortaron kaj tro abundan  afiksaron,  kiujn  mi
estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton  nur
tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante
cxion alian al libera, iom-post-ioma ellaborigxado.
   Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam  nun  plenan
vortaregon OFICIALE FIKSITAN, gxi povas tamen fari ion alian (kaj
parton de tio gxi jam faris kaj faras):  dividinte  la  grandegan
laboron inter cxiuj komitatanoj (el kiuj cxiu nepre devas ion fa-
ri) kaj inter aliaj helpantoj, gxi povas krei  en  ne  tro  longa
tempo plenan vortaregon PROVIZORAN. Kiam tiu vortarego estos pre-
ta, gxi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto por  cxi-
uj, kiuj bezonas uzi tiun aux alian vorton aux nomon, sed ne  po-
vas aux ne volas mem gxin elekti kaj ne havas la eblon sercxi  en
nia tuta literaturo, cxu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun  vorton.
Tiu "rapidece" pretigita vortarego tute ne  estus  deviga:  cxiu,
kiu trovus, ke tiu aux alia vorto  estas  malbona,  havus  plenan
rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus peri-
ode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj gxi estos  konstatin-
ta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili  alian  for-
mon, ol kiun ili gxis nun havis en la  provizora  vortarego;  sed
cxiuj vortoj, kiuj  oficiale  ne  estos  anstatauxigitaj,  restos
uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun gxiaj estontaj pe-
riodaj Aldonoj restos cxiam plej grava konsilanto por cxiuj  ver-
kantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom  elkreskos  la
estonta vortarego oficiale fiksita.
   Mia ideo estas kompreneble nur teoria; cxu gxi estas efektivi-
ginda kaj efektivigebla, � pri tio povas jugxi nur la estraro  de
la Lingva Komitato, kiu sola havas auxtoritaton kaj  sperton  pri
tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas  pub-
like por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi  la  aferon
kaj eble esprimi ian utilan opinion, aux proponi sian  helpon  al
la Komitato, se tiu lasta gxin bezonus.
   Respondo 58, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 223


                      Pri "ujo" kaj "ingo"

   S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laux D-ro  Zamenhof,  "ujo"
estas vazo aux kesto aux io simila, kiu  entenas  la  TUTON,  kaj
"ingo" entenas nur PARTON.
   Carlo Bourlet. "La Lingvo Internacia", 1904, p. 170


               Pri la ortografio de propraj nomoj

   Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel gxi estas  skri-
bata en la gepatra lingvo de gxia posedanto, cxar en la nuna tem-
po la fonetika skribado de multaj nomoj kauxzus tro grandan krip-
lajxon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenajxojn. Sed tio  cxi
estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio,  ke  pli  aux
malpli frue en la lingvo internacia cxiuj  nomoj  estu  skribataj
laux la fonetiko internacia de tiu cxi lingvo, por ke cxiuj naci-
oj povu legi gxuste tiujn nomojn.
   "Esperantistische Mitteilungen", 1904, Junio  (citita  en  "La
Lingvo Internacia", 1904, p. 216)


                     Pri la nomoj de landoj

   De la komenco gxis nun mi cxiam uzadis la  nomon  "Egipto"  ne
por la lando, sed por la POPOLO; la landon mi nomadis "Egiptujo".
Mi tion faradis ne pro nesuficxa pripenso,  sed  tute  pripensite
kaj intence.
   En la NOVAJ landoj (ekzemple en  cxiuj  landoj  Amerikaj),  la
lando fakte kaj morale apartenas ne al  ia  difinita  gento,  sed
egalrajte al cxiuj siaj logxantoj; tial estas afero tute  natura,
ke tie la lando ne uzas por si (per "uj"), la nomon de ia  gento,
sed kontrauxe, cxiuj gxiaj logxantoj uzas por si  (per  "an")  la
nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en
la landoj malnovaj: cxiun pecon da tero okupis ia speciala gento,
nomis la landon sia speciala genta proprajxo kaj  cxiujn  aligen-
tajn logxantojn aux ekstermis, aux permesis al  ili  vivi  en  la
lando kiel "fremduloj" tial la  landoj  malnovaj  preskaux  cxiam
portas la nomon de tiu aux alia gento, kaj en Esperanto, gxis  la
tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn,  ni  tion  esprimas
per la sufikso "uj". La apud-Nila lando en la tempo de  sia  plej
grava historia valoro estis  lando  ANTIKVA,  arangxita  laux  la
principo "lando apartenas al unu gento", gxi  sekve  nepre  devas
havi la sufikson "uj", por ke ni povu esprimi la tre  gravan  por
antikva lando diferencon inter la  gento-mastro  kaj  la  gentoj-
fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo
estis tre granda!
   Cxiuj NOVAJ landoj, ne  arangxitaj  laux  la  principo  "lando
apartenas al unu gento", neniam devas uzi la  sufikson  "uj";  ni
devas sekve diri "Usono", "Kanado" k.t.p. Se mi dum  longa  tempo
uzadis "BrazilUJo", "CxilUJo" k.t.p., mi konfesas nun, ke tio es-
tis eraro. Ni povus diri "Brazilo", "Cxilo" k.t.p., tamen  mi  ne
konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germa-
noj, kiuj alkutimigxis al "BrasilIa", "BrasilIen",  "������",  la
vortoj "Brazilo", "Cxilo" cxiam sonus kiel nomoj de POPOLOJ, par-
te pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj "Brazilo", "Cxilo"  en
la senco de POPOLO donus nun grandan konfuzon, se la samajn  for-
mojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti  sam-
tempe cxiujn tri malbonajxojn (t.e. eraron, kontrauxkutimecon kaj
konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por  la  diritaj
landoj la formojn "Brazilio", "Cxilio" kaj tiel mi konsilas  agi.
Tiel same ni neniam devas diri "MeksikUJo" ni devus diri  "Meksi-
ko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando,
mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj
landoj, t.e. nomi la urbon "Meksiko"  kaj  la  landon  "MeksikIo"
(kiel "Algxero"�"Algxerio", "Tuniso"�"Tunisio" k.t.p.).
   Nun restas la demando pri la landoj "Euxropaj". Pli aux malpli
frue venos eble la tempo, kiam cxiuj Euxropaj landoj ricevos  no-
mojn neuxtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por  ili
nomojn de gentoj, ni devas cxiam uzi tiujn nomojn kun la  sufikso
"uj". Estas vero, ke ekzistas tri Euxropaj regnoj,  por  kiuj  la
sufikso "uj" estas ne tute logika (Auxstrujo, Belgujo kaj  Svisu-
jo), kaj se la Akademio trovus necesa anstatauxigi en ili la "uj"
per "i", mi tion ne malkonsilus; sed fari PROPRAVOLE escepton por
tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, cxar  la  Espe-
rantistoj jam tro forte alkutimigxis al la gxisnunaj, neniom gxe-
nantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj  por
fari rompon en tiu alkutimigxo mi ne vidas  ian  gravan  neceson.
Cxar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaux cxio sur INTER-
KONSENTO, tial komuna gxisnuna uzado devas  ludi  en  lingvo  pli
gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al  la  dua
mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion  postu-
lus.
   Respondo 47, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 291


                    Pri "dauxri" kaj "cxesi"

   "Dauxri" = "esti plue, ne esti  finita";  "cxesi"  =  "komenci
ne ...i aux komenci ne esti". El tiu signifo  sekvas  la  reguloj
de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenajxoj "dauxrigi", "cxe-
sigi" k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: "la laboro  dauxras"  ("La
laboro estas plue, ne estas finita."), sed oni ne povas diri: "mi
dauxras labori" ("Mi estas plue labori. Mi ne estas finita  labo-
ri."); ankaux ne estas bone diri (kiel mi mem  bedauxrinde  faris
kelkfoje): "mi dauxrigas labori" ("Mi igas esti  plue  labori.");
oni devas diri: "mi dauxrigas miAN laborON" ("Mi igas mian  labo-
ron esti plue.") aux "mi laboras plue". Oni povas diri: "mi  cxe-
sas labori" ("Mi komencas ne labori.") aux "la pluvo cxesas" ("La
pluvo komencas ne esti."), sed ne estas bone  forlogigxi  per  la
analogio kun "komenci" kaj diri: "mi cxesas  mian  laboron"  ("Mi
komencas ne ...i aux ne esti mian  laboron.");  estas  preferinde
diri: "mi cxesIGas mian laboron" ("Mi igas mian  laboron  komenci
ne esti.").
   Respondo 49, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 294


                     Pri la senco de "sxati"

   La vorton "sxati" mi uzas ordinare en la senco de "rigardi ki-
el valoran, kiel gravan". Ekzemple: "La  gazetoj  tre  sxatas  la
kunlaboradon de auxtoroj gloraj, sed tute ne sxatas la kunlabora-
don de komencantoj".
   Respondo 53, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 221


                    Pri la vorto "forkaperi"

   La vorto "forkaperis", kiun vi trovis en "La Rabistoj", NE es-
tas preseraro. La vorto "kaperi" (kiu sin trovas en  la  vortaroj
Esperanta-germana kaj germana-Esperanta) signifas proksimume "ra-
bi korsare" aux "rabi sur la maro".
   Respondo 31, "La Revuo", 1908, Februaro


                    Pri la vorto "katehxizi"

   La vorton "katehxizi", uzitan en la vortaro  de  O'Connor,  mi
trovas tute bona, cxar gxi estas internacia; el tiu vorto ni  po-
vas tute bone devenigi la  vortojn  "katehxizo",  "katehxizisto",
"katehxizato" el tio cxi tamen tute ne sekvas, ke la vortoj  "ka-
tehxismo" kaj "katehxisto" estas malbonaj. "Katehxismo" estas  io
alia ol "katehxizo" sed se ecx ni dirus, ke ambaux  vortoj  estas
identaj kaj ni povas uzi "katehxizo" anstataux  "katehxismo",  ni
ecx en tiu okazo tute ne bezonus eljxeti el nia  lingvo  la  tute
internacian kaj bonan vorton "katehxismo", sed ni povas tute  sen
ia maloportuneco lasi la vivon al  ambaux  vortoj  kaj  trankvile
atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan  forton
al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arhxaismon.
   Respondo 39, "La Revuo", 1908, Majo


                     Pri la vorto "laktumo"

   Mi tute konsentas kun vi, ke "lakto" kaj "laktumo" havas inter
si preskaux nenion komunan, kaj ni havus plenan  rajton  uzi  por
"laktumo" ian vorton tute memstaran. Sed cxar en  multaj  lingvoj
por ambaux diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj cxar la
vorto "laktumo" estas ne malpli oportuna, ol cxia  tute  memstara
vorto, kaj cxar tiu vorto jam trovigxas en la "Fundamento de  Es-
peranto", tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke  ni  forjxetu
la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn ler-
ni novan vorton.
   Respondo 37 b, "La Revuo", 1908, Majo


                              Kazoj

                      Nominativo post "po"

   Inter la esprimoj "doni po 2 pecojn" kaj  "doni  po  2  pecoj"
estas ankoraux malfacile diri, kiu estas la pli  bona,  kaj  tial
ambaux esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen  konsiderante,  ke
danke la intervenon de la vorto "po" la "pecoj" jam  ne  dependas
rekte de la "doni", ni konsilas uzi post "po" tiel same kiel post
"da") la nominativon ("doni po 2 pecoj"). Alia kauxzo por tiu cxi
konsilo estas ankaux la cirkonstanco, ke laux nia  opinio  "cxie,
kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la
nominativon".
   "La Esperantisto", 1891, p. 7


                        Pri la akuzativo

   Tusxante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan  konsilon:
uzu gxin cxiam nur en tiuj okazoj, kie  vi  vidas  ke  gxi  estas
efektive necesa; en cxiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, cxu  oni
devas uzi la akuzativon aux la nominativon � uzu cxiam la NOMINA-
TIVON. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, cxar sen gxi
la senco ofte estus ne klara; sed gxia uzado en okazo de nebezono
pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono.
   "La Esperantisto", 1890, p. 27

   La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la  antauxiranta
prepozicio (cxar la prepozicioj per si mem neniam postulas cxe ni
la akuzativon), sed nur de la "senco". La akuzativon ni uzas  nur
en tri okazoj:

   * por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havan-
     taj sencon aktivan), ekzemple "mi batas LIN",  "mi  diras la
     VORTON";
   * por montri direkton (t.e. movadon AL ia loko,  en  diferenco
     de movado SUR ia loko), se la prepozicio  mem  tion  cxi  ne
     montras; ekzemple, ni diras "mi venas al la celo" (ne "al la
     celon"), cxar AL mem jam montras direkton, sed ni devas  di-
     ferencigi inter "mi amas iri en la URBO" kaj "mi amas iri en
     la URBON" (aux simple "iri la URBON") laux tio, cxu mi  amas
     iri sur la stratoj de la urbo aux cxu mi amas iri el ekstere
     en la urbon ("iri al la urbo" signifas nur aliri, sed ne en-
     iri);
   * en cxiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi,  ni
     povas uzi la akuzativon anstataux la prepozicio "je" ekzemp-
     le en la esprimo "mi kontentigxas tion cxi" la akuzativo  ne
     dependas de la verbo "kontentigxas" sed anstatauxas  nur  la
     forlasitan prepozicion  "je"  (=  "mi  kontentigxas  je  tio
     cxi").

   "La Esperantisto", 1892, p. 62


                    Nominativo aux akuzativo?

   En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter  akuzativo
kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte ambaux formoj estas ega-
le bonaj. Sed gxenerale mi tenas min je la sekvanta principo: "mi
vidis lin GRANDAN" = "mi vidis lin, kiu estis granda" (aux  "kiam
li estis granda"); "mi vidis lin GRANDA" = "mi vidis, ke li estas
granda". "Kian manon mi tenis sur la tablo? La  manon  KUSXANTAN"
(la duan manon, kiu ne kusxis, mi eble tenis en la posxo);  "kiel
<aux "en kia maniero"> mi tenis mian manon? Mi tenis gxin kusxan-
ta sur la tablo".
   "La Lingvo Internacia", 1906, p. 121


                Pri la akuzativo post "anstataux"

   Kiel cxiu alia prepozicio, tiel ankaux "anstataux" per si  mem
postulas cxiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas cxe bonaj
auxtoroj post "anstataux" la akuzativon, tiu cxi lasta estas uzi-
ta ne pro la prepozicio, sed pro aliaj  cirkonstancoj.  Ekzemple,
en la frazo: "Petro batis Pauxlon anstataux Vilhelmon", la  lasta
parto de la frazo prezentas nur MALLONGIGON  (=  "anstataux  BATI
Vilhelmon"), kaj la akuzativo forigas cxiun dubon pri tio, ke an-
statauxigita estis ne la batanto, sed la batato.
   Respondo 51, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 2


                     Pri la kazo post "kiel"

   La frazon "gxi <la diskutado> trafas Ibsenon  kiel  teoriistO"
mi trovas nebona; mi konsilas diri "kiel teoriistON". La  esprimo
"kiel teoriistO" signifas, ke GXI (la diskutado) estas  teoriisto
kaj, estante teoriisto, gxi trafas Ibsenon. Nominativon apud aku-
zativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo  devas  havi
la sencon de "ke ... estas", "ke ... estu" k.t.p.  Ekzemple:  "mi
trovas tiun cxi vinon bonA" = "mi trovas, KE tiu cxi  vino  estas
BONA"; "oni faris lin generalo" = "oni faris, KE li ESTU  genera-
lo". Sed se, anstataux  SUPOZIGI  la  mankantan  ligantan  vorton
"ke", la frazo HAVAS ligantan vorton alian (ekzemple "kiel"), ti-
am devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzis-
tanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vor-
to "kiel", tiam mi ordinare akordigas kaze la  sekvantan  komple-
menton kun la komplemento antauxiranta, cxar alie la senco  estus
tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus  ne  al  la
antauxstaranta komplemento, sed al la SUBJEKTO de la  frazo.  "Mi
elektis lin kiel prezidanto" signifas: "mi elektis lin,  cxar  mi
estas prezidanto", aux "mi elektis lin, kvazaux mi  estus  prezi-
danto" aux "mi elektis lin en  tia  maniero,  en  kia  prezidanto
elektas". "Mi elektis lin kiel prezidantON" signifas:  "kiel  oni
elektas prezidanton", aux "por havi en li prezidanton". Sekve  se
vi volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas  diri:
aux "mi elektis lin KIEL prezidantON", aux "mi elektis lin prezi-
dantO" (= "KE li estu prezidanto"), sed  ni  ne  povas  diri  "mi
elektis lin KIEL prezidanto", cxar tiam la senco estus tute alia.
   Respondo 7, "La Revuo", 1907, Februaro


                            Adjektivo

                      Adverbo kaj adjektivo

   En la tempo, kiam estis verkata la "Dua  Libro",  la  demando,
cxu oni devas diri "estas varme" aux "estas varma", ne estis  an-
koraux absolute decidita kaj la uzado de unu  formo  estis  egale
bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu cxi demando iom  post  iom
per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan.
   La adjektivo difinas la substantivon aux la pronomon  havantan
sencon de substantivo (responde la demandon "kia") kaj la adverbo
difinas la verbon (responde la demandon "kiel"). Tial  ni  diras:
"la vetero estas bona", "li kantas bone". Tamen en la okazoj, kie
la difino apartenas precize nek al substantivo aux  pronomo,  nek
al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon ("kia"  aux
"kiel") nia difino devas respondi kaj kian formon ni  devas  uzi.
En cxiu alia lingvo tiu cxi duba demando estas  decidata  per  la
sankcio de l'uzado, � en nia lingvo ni  konsilas  uzadi  en  tiuj
okazoj cxiam la adverbon; ekzemple: "estas varme", "estas  vere",
"gxi estas vera". La vorton "gxi" ni konsilas cxiam uzi  nur  por
anstatauxi objekton aux aferon (kiel "li" anstatauxas  personon);
sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj  ni  konsilas  neniam
uzi la vorton "gxi" (ekzemple: "hodiaux estas varme" kaj ne  "ho-
diaux gxi estas varme").
   "La Esperantisto", 1891, p. 7


                   Pri la akuzativo post "tra"

   Povas esti, ke mi baldaux proponos al la vocxdonado de la Lin-
gva Komitato, ke post prepozicio oni uzu  la  akuzativon  nur  en
okazoj de NEPRA BEZONO, sed en cxiuj iom dubaj okazoj oni gxin ne
uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neni-
am uzos plu la akuzativon post la prepozicio "tra". Sed GXIS  NUN
la uzado de akuzativo post "tra" tute ne estas kontrauxregula.
   Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco  es-
tas cxiam egala; ekzemple la prepozicio "al" ne povas  unu  fojon
signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post "al" CXIAM uzas
la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple "en", "sur" k.
t.p.), kiuj per si mem NE montras direkton, tial, por esprimi di-
rekton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apar-
tenas interalie ankaux "tra" kaj "kontraux", tial ni post la  di-
ritaj prepozicioj povas uzi ambaux kazojn, MALGRAUX KE EN LA ALI-
AJ LINGVOJ ONI UZAS POST ILI CXIAM NUR UNU KAZON (tiu  cxi  lasta
cirkonstanco kredeble estis la kauxzo de via erara  opinio,  kva-
zaux ni post "tra" cxiam devas uzi NUR la nominativon). Estas ve-
ro, ke dum la diferenco inter "en" direkta  kaj  "en"  sendirekta
estas tre granda, la diferenco inter "tra" direkta kaj sendirekta
estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale
bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen  oka-
zoj, kiam estas dezirinde fari DIFERENCON inter la ambaux  kazoj.
Ekzemple, "irante tra la urbO", mi povas  resti  en  gxi  suficxe
longe aux ecx tute ne forlasi gxin; sed, "irante tra  la  urbON",
mi celas (tra la urbo) EKSTEREN de la  urbo.  En  "La  Rabistoj",
Schweizer tute bone povus diri "la sono de lia  nazo  povus  peli
homojn tra truetO de kudrilo" tamen la esprimo "tra truetON"  es-
tas multe pli forta, cxar gxi montras, ke la efiko de la sono es-
tas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni EKSTEREN; tie ne la
trueto mem estas grava, sed nur la celado  esti  kiel  eble  plej
baldaux EKSTERE de la trueto.
   Respondo 27, "La Revuo", 1908, Februaro


              Pri la akuzativo post verboj de movo

   Se la vorton "meti" (aux "jxeti", "fali" k.t.p.) sekvas  subs-
tantivo aux pronomo kun la prepozicioj "antaux", "post",  "inter"
k.c., estus ordinare pli gxuste uzi la substantivon aux  pronomon
en akuzativo, cxar ni tie ordinare havas la  sencon  de  direkto;
ekzemple, "metu la korbon antaux la pordon". Tamen ofte oni povas
en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaux la nominativon, se  la  senco
de direkto koncernas ne la substantivon aux la pronomon, pri  kiu
ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple,
oni povas tute bone diri "oni metis antaux MI mangxilaron", komp-
renante sub tio: "oni metis antaux mi SUR LA TABLON mangxilaron".
En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi  la  nominativon  aux  la
akuzativon, kaj sxajnas al mi, ke decidi, ke oni en  tiuj  okazoj
uzu ekskluzive nur la nominativon aux nur la  akuzativon,  ni  ne
bezonas. Se iam la libereco en tiu cxi rilato farigxos por ni tro
gxenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun cxi deman-
don, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke gxi  donu  al  ni
por tiu cxi demando ian ekskluzivigan decidon.
   Post "sidigxi" ni povas egale bone uzi la  akuzativon  kaj  la
nominativon, depende de tio, cxu ni volas esprimi MOVON  aux  ko-
mencon de nova STATO. Tamen, cxar la nominativo estas  cxiam  pli
simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial sxajnas  al  mi,  ke
estus bone, se ni alkutimigxus en cxiuj okazoj DUBAJ  preferi  la
NOMINATIVON.
   Respondo 41 a, "La Revuo", 1908, Majo


                            Artikolo

   Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon "la" kaj "l'", uzu
cxiam pli bone la formon "la". La formon "l'"  mi  uzas  ordinare
nur post prepozicioj, kiuj finigxas per  vokalo  (ekzemple  "de",
"tra" k.c.); en cxiaj aliaj okazoj mi  uzas  ordinare  la  plenan
formon "la", cxar alie la senco povus farigxi ne  klara,  ecx  la
sono ne agrabla.
   "La Esperantisto", 1889, p. 24

   Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo "la".  Sed
la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la
frazoj gxi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute
gxin ne uzadi, almenaux gxis la tempo kiam  vi  tute  bone  scios
gxian signifon.
   "La Esperantisto", 1890, p. 32


                      Pri la uzado de "l'"

   La uzadon de "l'" (apostrofita "la") ni ne forigis;  sed  cxar
tiu cxi formo estas ne tre necesa escepto  el  regulo  kaj  estas
kreita precipe por mallongeco en la VERSOJ, tial ni en PROZO uzas
nun ordinare la formon konstantan ("la") kaj konservas la  formon
apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas  ordinare  en  nia
gazeto; tamen ni tute ne faras el tio cxi regulon; cxiu povas ku-
ragxe uzadi ankaux en prozo la formon apostrofitan.
   "La Esperantisto", 1893, p. 127


                   Pri la uzado de la artikolo

   Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de  la
artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la  arti-
kolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de  agado  estas
jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke  gxia  uzado
estas necesa kaj postulata de la logiko,  sed  en  cxiuj  "dubaj"
okazoj tute gxin ne uzu. Pli bone estas ne uzi  la  artikolon  en
tia okazo, kiam gxi estas necesa, ol uzi gxin tiam, kiam la logi-
ko kaj la kutimoj de cxiuj popoloj gxin malpermesas. Se vi ekzem-
ple diros "venis tago, kiun mi tiel longe atendis", via frazo es-
tos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni  devus  tie
cxi diri "LA tago" sed se vi diros "hodiaux  estas  LA  dimancxo"
anstataux "hodiaux estas dimancxo", tiam vi faros  rekte  ERARON,
kiu estos malagrabla por la oreloj de cxiu bona Esperantisto.
   Respondo 2, "La Revuo", 1906, Decembro


                Pri la apostrofado de la artikolo

   La esprimo "reunuigi l'homaron" estas  efektive  nebona,  cxar
apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio,  kiu  fini-
gxas per vokalo. Sed la neobservado de tiu cxi regulo, kiu  estis
donita NE EN LA GRAMATIKO, sed nur en la "Ekzercaro" (�27), estas
ne ERARO, sed nur peko kontraux BONECO DE LA STILO. Sekve en PRO-
ZO tiu cxi regulo devas esti observata, sed en  VERSOJ,  kie  pro
"licentia po�tica" oni ofte permesas al si  deflankigxojn  de  la
ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aux pli
gxuste KONSILO) ne estas eraro. En versoj ni devas  nomi  "eraro"
nur deflankigxojn de la GRAMATIKO (ekzemple  la  apostrofadon  de
adjektivo, uzadon de diversaj kontrauxgramatikaj  formoj  k.t.p.,
kio estas tre ofte renkontata cxe la komencantaj Esperantaj  ver-
sistoj).
   Respondo 4, "La Revuo", 1906, Decembro


                        Personaj pronomoj

              Pri la uzado de "li" anstataux "gxi"

   Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas  "li"  anstataux
"gxi", cxar vi ne aprobas "la anglan kutimon starigi infanojn sur
unu sxtupon kun bestoj kaj objektoj". Kontraux la uzado  de  "li"
en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la KAUXZO, kial ni (kaj
ankaux la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj "gxi", estas ne  tia,
kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian  in-
tencon malaltigi la indon de infanoj (ambaux lingvoj estas ja ti-
el gxentilaj, ke ili diras "vi" ne sole al infanoj,  sed  ecx  al
bestoj kaj objektoj). La kauxzo estas tute  natura  sekvo  de  la
konstruo de la ambaux diritaj lingvoj. En cxiu lingvo cxiu  vorto
havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por gxi
pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso  de
la vorto (tial la franco diras pri infano "il", la germano  diras
"es"); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas  nur
sekson NATURAN, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj  kaj  ob-
jektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni VOLE-NE-VOLE (sen  ia
ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter "li"  kaj  "sxi"  �  la
vorton "gxi". Tiel same ni parolas ankaux pri PERSONO.
   Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni SCIAS, ke gxi NE  es-
tas knabino (aux almenaux NE scias, ke gxi estas KNABINO), ni po-
vas uzi la vorton "li".
   "La Esperantisto", 1893, p. 16


                  Pri la uzado de "vi" kaj "Vi"

   Ordinare mi skribas "vi", kiam mi parolas al unu persono fami-
liare, kaj "Vi", kiam mi parolas al multaj personoj  aux  al  unu
persono kun respekto. Vi trovas tiun cxi  diferencon  ne  bezona,
kaj mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu cxi maniero de  skribado
estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gra-
matiko de nia lingvo. La cxiama skribado de  "vi"  per  malgranda
litero estas ne sole tute regula, sed mi mem  ankaux  nun  provos
iom post iom forlasi mian gxisnunan manieron  de  skribado,  kiam
miaj korespondantoj iom alkutimigxos al la malgranda "vi". Ankaux
"Estimata sinjoro", "Kara amiko" estas pli regula,  ol  "Estimata
Sinjoro", "Kara Amiko" k.t.p., sed en tiuj cxi okazoj oni ordina-
re simple pro gxentileco skribas grandan literon, kie pli  regula
estus litero malgranda.
   "La Esperantisto", 1893, p. 16


                     Pri "li", "sxi", "gxi"

   La pronomoj "li" kaj "sxi" estas uzataj nur por personoj;  por
aferoj, objektoj kaj ankaux por bestoj ni uzas la pronomon "gxi",
cxar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen,  parolante
pri objektoj aux bestoj, volas esprimi  difinitan  sekson  (viran
aux virinan), tiam ni povas uzi "li" kaj "sxi".
   "La Esperantisto", 1892, p. 79


                    Pri "gxi" anstataux "tio"

   La vorton "gxi" ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri
virino, sed pri io, kio ne havas sekson aux kies sekso estas  por
ni nekonata aux indiferenta; sekve ni preskaux cxiam  povas  tute
bone uzi tiun cxi vorton ankaux anstataux "tio", kies senco estas
preskaux tia sama. Tial anstataux "tio <= "la IO kiun mi nun  vi-
das antaux mi"> estas vi, Ivan Karpovicx", mi povas tute bone di-
ri "gxi estas vi, Ivan Karpovicx".
   Respondo 17, "La Revuo", 1907, Junio


                       Pri la pronomo "ci"

   La neuzado de "ci" tute ne estas senkonscia imitado de la  ek-
zistantaj lingvoj, � kontrauxe, gxi estas specialajxo de la ling-
vo Esperanto, specialajxo bazita sur  pure  praktikaj  konsideroj
kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus,  se  ni  al
pli-ol-unu personoj dirus "vi" kaj al unu persono cxiam "ci"  sed
cxiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimigxis al la ideo, ke
"ci" enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam  povus  postuli
de la Esperantistoj, ke ili al cxiu unu persono diru "ci" ni  de-
vus sekve havi apartan pronomon de gxentileco  (kaj  tia  pronomo
efektive ekzistis en Esperanto antaux la jaro 1878). Sed la prak-
tiko de cxiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia "formo de gxen-
tileco" estas ofte tre embarasa, cxar tre ofte ni ne scias,  kia-
maniere ni devas nin turni al tiu aux alia persono  (ekzemple  al
infano k.t.p.): "ci" sxajnas al ni eble ofenda, pronomo de  gxen-
tileco sxajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en  la
ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre of-
te estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la  auxs-
kultanto (ekzemple anstataux "ci" kaj "vi" oni diras "li", "oni",
"sinjoro", "frauxlo" k.t.p.). Por forigi cxiujn cxi tiujn embara-
sojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al cxiu, cxiuj kaj  cxio  nur
"vi". Malkomprenigxon tio cxi neniam povas kauxzi, cxar en la tre
maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian  parolon,
dirante "vi, SINJORO", aux "vi CXIUJ", "vi AMBAUX" k.t.p. Por  la
personoj, kiuj tre sentas la bezonon de "ci" (ekzemple  kiam  ili
sin turnas al Dio aux al amata persono), la uzado de "vi" sxajnas
neagrabla nur en la UNUA TEMPO (tiam ili ja havas la  rajton  uzi
"ci"), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimigxas al la
uzado de "vi", ke gxi perfekte kontentigas kaj oni trovas en  gxi
absolute nenion MALVARMAN. Cxio dependas ja nur de la KUTIMO.
   Respondo 28, "La Revuo", 1908, Februaro


                    Pri la pronomo por bestoj

   Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas cxiam uzi NUR la sen-
seksan pronomon "gxi", � ne sole kiam (en la plimulto da  okazoj)
la sekso de la priparolata besto estas por  ni  indiferenta,  sed
ecx en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la  sekso  de  la
besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco  povas  nepre
POSTULI, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata PRONOMO,
la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton "li" aux  "sxi"  sed
en cxiuj ORDINARAJ okazoj mi konsilus uzi la pronomojn  "li"  kaj
"sxi" nur por homoj.
   Respondo 35, "La Revuo", 1908, Majo


                     Pri pronomo por "homo"

   Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson,  tiam  estus
regule uzi la pronomon "gxi" (kiel ni faras ekzemple kun la vorto
INFANO), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava.  Sed
cxar la vorto "gxi" (uzata speciale por BESTOJ  aux  SENVIVAJXOJ)
enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaux kontrauxkutiman) kaj por
la ideo de HOMO gxi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al  vi
fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi  por  HOMO
la pronomon "li". Nomi tion cxi kontrauxgramatika  ni  ne  povas;
cxar, se ni cxiam farus diferencon inter HOMO kaj HOMINO, tiam ni
devus por la unua uzi "li" kaj por la dua "sxi" sed cxar  ni  si-
lente interkonsentis, ke cxiun fojon, kiam ni parolas ne speciale
pri sekso VIRINA, ni povas uzi la viran formon por AMBAUX  seksoj
(ekzemple "homo" = "homo aux homino", "ricxulo"  =  "ricxulo  aux
ricxulino" k.t.p.), per tio mem ni ankaux interkonsentis,  ke  la
pronomon "li" ni povas uzi por homo en cxiu okazo, kiam lia sekso
estas por ni indiferenta. Se ni volus  esti  pedante  gramatikaj,
tiam ni devus uzi la vorton "gxi" ne sole por  HOMO,  sed  ankaux
por cxiu alia analogia vorto; ekzemple ni  devus  diri:  "ricxulo
pensas, ke cxio devas servi al GXI" (cxar ni parolas ja  ne  sole
pri ricxaj viroj, sed ankaux pri ricxaj virinoj).
   Respondo 23, "La Revuo", 1907, Auxgusto


                      Refleksivaj pronomoj

                     Pri la vorto "siatempe"

   Diri "iam" anstataux "siatempe" ni en la plimulto da okazoj ne
povas, cxar la senco de ambaux vortoj estas  malsama.  "Iam"  es-
primas tempon nedifinitan, dum "siatempe" esprimas tempon kvankam
ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitan. "Mi volis  siatempe
proponi regulon" = "mi volis proponi en tiu tempo, kiam, laux mia
opinio, la cirkonstancoj tion postulis". Se anstataux  "siatempe"
vi diros "GXIAtempe", vi ne faros eraron; sed sxajnas al  mi,  ke
en la plimulto da okazoj "SIAtempe" estas pli bona  ol  "GXIAtem-
pe". Tiamaniere uzas la vorton ne sole  tiuj  lingvoj,  kiuj  por
"sia" kaj "gxia" uzas la saman vorton, sed  ankaux  tiuj  lingvoj
(ekzemple la slavaj), kiuj severe faras  diferencon  inter  "sia"
kaj "gxia". Laux mia opinio oni povas klarigi gxin al si per tio,
ke "sia" montras pli grandan intimecon inter la faro kaj la  tem-
po, ol kiom montrus la vorto "gxia". Gvidi nin per teoriaj postu-
loj gramatikaj en tiu cxi okazo ni ne povas, cxar al kio ni povus
rilatigi la vorton "gxia"? Sxajnas al mi, ke en la esprimo  "faro
gxiatempa" la tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma  k.t.
p.) al io ALIA, dum en "faro SIAtempa" la tempo apartenas  al  la
faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute kon-
vinkan; sed mi volis nur montri al vi, ke ne  ekzistas  ia  grava
kauxzo, por ke ni la gxis nun komune uzatan "siatempe" anstataux-
igu per "gxiatempe".
   Respondo 43, "La Revuo", 1908, Auxgusto


                        Rilataj pronomoj

                   "Kiu", "tiu", "kia", "tia"

   La diferenco inter "kiu", "tiu" k.c. kaj "kia", "tia" k.c. es-
tas sekvanta: la formoj kun "u" estas puraj pronomoj kaj la  for-
moj kun "a" estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ.  "Kia"  =
"kian econ havanta" k.c. Al la vorto "kiu" vi povas respondi  per
substantivo, dum al la vorto "kia" vi devas respondi per adjekti-
vo. Ekzemple: je la demando "kiu domo" vi respondas: "tiu  domo",
"tiu cxi domo", "la domo de la patro" k.c.;  sed  je  la  demando
"kia domo" vi respondas: "tia domo", "tia domo kiel  mia",  "alta
domo", "longa domo", "bela domo" k.c.
   "La Esperantisto", 1891, p. 15


                      Nedifinitaj pronomoj

                         "Tia", "tiela"

   La diferenco inter la senco de "tia" kaj  "tiela"  estas  tiel
malgranda, ke la okazoj por "tiela" estas tre maloftaj. Ekzemple:
se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen  hela,  jen
subite estingigxanta por momento, jen saltanta k.c.  �  ni  povus
diri (kvankam ne necese): "cxu vi vidis TIUN brulon?" (= "la bru-
lon de tiu cxi domo") "TIAN brulon <= "tiel grandan" k.c.> mi of-
te vidas, sed neniam mi vidis brulon TIELAN <= "tiamanieran">".
   "La Esperantisto", 1891, p. 21


                     Pri la senco de "certa"

   Krom sia cxefa senco, la vorto "certa" havas ankoraux la  sen-
con de "iu" (ne en la senco de "kiu ajn", sed en la senco de  "iu
difinita"); la uzado de "certa" en la senco de "iu" tute ne estas
franclingvajxo, cxar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj
germana, rusa, pola kaj aliaj.
   Respondo 57, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 223


                     Pri la formo "cxio cxi"

   Anstataux "cxio tio cxi" vi povas tre bone  diri  "cxio  cxi",
cxar la vorto "cxi" jam per si mem signifas proksiman montron.
   "La Esperantisto", 1889, p. 15


                     Pri la vortoj kun "cxi"

   Ni havas egalan rajton uzi la "cxi" ANTAUX aux POST la pronomo
(aux adverbo); sed cxar la "cxi" estas tiel forte ligita kun  sia
pronomo, ke ili ambaux prezentas kvazaux unu vorton, kaj cxar tiu
kvazaux-unu-vorto per la loko de sia akcento  faras  impreson  de
neharmonia escepto inter cxiuj vortoj de Esperanto, tial pro bel-
soneco ordinare estas preferinde starigi "cxi" ANTAUX  la  montra
vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj "cxi" (t.e.
skribado "tiu-cxi" aux "cxi-tiu" anstataux  "tiu  cxi"  aux  "cxi
tiu") sxajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
   Respondo 52, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 2


                      Pri "onin" kaj "onia"

   Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto "oni"  estas  per  si
mem formoj tute regulaj, kaj cxiu havas plenan rajton  ilin  uzi,
cxar nenie en la "Fundamento" estas dirite,  ke  "oni"  prezentas
escepton el cxiuj aliaj analogiaj pronomoj. Nur  en  la  PRAKTIKO
oni gxis nun ne uzadis la formojn "onin" kaj "onia",  cxar  pres-
kaux en cxiuj plej gravaj lingvoj la vorto "oni"  ne  sxangxigxas
kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu  cxi  vorto  sonus  tre
strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj.  Sed  en
Esperanto la NEKUTIMECO ne prezentas gravan kauxzon por  neuzado;
tial, kvankam mi persone cxiam evitas la diritajn formojn, tamen,
se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio cxi ian pekon  kont-
raux la reguloj aux kontraux la komuna spirito de nia lingvo.
   Respondo 22, "La Revuo", 1907, Auxgusto


                Pri "ioj", "tioj", "kioj" k.t.p.

   Teorie la jxus diritaj formoj tute bone povas havi  multenomb-
ron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la  PRAKTIKO  mi
ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn  en  multenombro,  cxar
laux mia opinio ilia SENCO tion cxi ne permesas. "Tio"  prezentas
ja ne ian difinitan objekton, sed ian BILDON (aux abstraktan ide-
on), kaj bildo restas cxiam ununombra sendepende de tio, cxu  gxi
konsistas el unu objekto aux el multaj. Tamen se  aperas  ia  tre
malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke  ni  uzu  la  diritajn
vortojn en multenombro, tiam la GRAMATIKO de nia lingvo tion  cxi
ne malpermesas. Ekzemple: "Lia potenco konsistas el diversaj IOJ,
el kiuj cxiu aparte per si mem estas ne grava, sed cxiuj kune do-
nas al li grandan forton".
   Respondo 18, "La Revuo", 1907, Junio

                          Pri "neniigi"

   Cxiuj vortoj de la "interrilata tabelo" konsistas el  du  par-
toj: a) radiko, b) karakteriza finigxo (ekzemple "ki-al",  "kio",
"neni-u", "neni-a" k.t.p.). Cxar pro diversaj kauxzoj,  pri  kiuj
mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finigxoj de la di-
ritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finigxoj SENDEPENDAJ kaj
GXENERALAJ (ekzemple mi estis devigita preni la finigxojn "e" kaj
"u", kiuj kiel sendependaj finigxoj havis jam alian sencon), tial
mi devis alkrocxi ilin NEDISIGEBLE al la radiko. Tiamaniere  ilia
uzado SENDEPENDA (ekzemple en formoj  "ali-u",  "ali-es",  "kelk-
om", k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de  kelkaj
Esperantistoj) estas kontrauxregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj
finigxas per "a" kaj "o", la finigxoj estas ne kondicxe  interri-
lataj, sed pure ADJEKTIVAJ kaj pure  SUBSTANTIVAJ,  kvankam  ili,
pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun  la  radiko
(oni povus tamen tre bone presi ilin ankaux sen la finigxo). Tial
la forjxetado de la pure substantiva "o" kaj gxia  anstatauxigado
per diversaj aliaj finigxoj kaj sufiksoj sxajnas al mi  tre  bone
permesebla.
   Kompreneble, se tio cxi donus  ion  NOVAN,  kontrauxan  al  la
gxisnunaj kutimoj, ni devus tion cxi  eviti,  cxar  absoluta  kaj
lauxlitera reguleco tion cxi ne permesus;  sed,  cxar  la  vortoj
"neniigi" kaj "neniigxi" estas jam de longa tempo tre bone  kona-
taj kaj uzataj de cxiuj Esperantistoj, tial mi opinias,  ke  mal-
permesi la uzadon de tiu cxi formo estus tute senbezone.
   Respondo 14, "La Revuo", 1907, Aprilo


                     Pri "neniu" kaj "nenia"

   La vorto "neniU" (tiel  same,  kiel  ankaux  la  vortoj  "iu",
"kiu", "tiu", "cxiu") havas sencon pure PRONOMAN,  dum  la  vorto
"neniA" (kiel ankaux la vortoj "ia", "kia", "tia", "cxia")  havas
sencon ADJEKTIVAN kaj  esprimas  SPECON,  KARAKTERON.  La  vortoj
"iu", "kiu", "tiu", "cxiu", "neniu" povas  esti  uzataj  aux  KUN
substantivo, aux SEN substantivo (en tiu cxi lasta okazo oni sub-
komprenas cxe ili la vorton "homo"). La formoj kun "u" enhavas en
si cxiam la ideon de nomo aux pronomo, dum la formoj kun "a"  en-
havas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj
serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la  sekvantaj  ekzemp-
loj:

   * "KiU venis?" � "Venis PetrO", "Venis botistO", "Venis li"
   * "En kiU urbo vi logxas?" � "Mi logxas en ParizO", "Mi logxas
     en TIU CXI urbo"
   * "En kiA urbo vi logxas?" � "Mi logxas en belA urbo", "... en
     grandA urbo"
   * "Cxu vi vidis la cxambristinOn aux la  kuiristinOn?"  �  "Mi
     vidis neniUn servistinon"
   * "Cxu vi vidis junAn servistinon aux maljunAn?" �  "Mi  vidis
     neniAn servistinon"

   Inter la vortoj "tiu-tia" kaj "cxiu-cxia" la  diferenco  estas
pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj "kiu-kia",  "iu-ia",
"neniu-nenia" tial oni neniam povas diri "tia" aux "cxia"  ansta-
taux "tiu" aux "cxiu", sed ofte oni povas sen  eraro  diri  "ia",
"kia", "nenia" anstataux "iu", "kiu", "neniu" (kvankam estas bone
cxiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj cxi vortoj).
   Respondo 29, "La Revuo", 1908, Februaro


                      Pri la vorto "tiela"

   Via opinio, ke mi gxis nun neniam aprobis la  vorton  "tiela",
estas erara. Al la vortoj "tiela" kaj "tiele", kiuj estas kreitaj
tute regule laux la legxoj de nia lingvo, mi ne sole  ne  rifuzis
mian aprobon, sed mi ecx MEM jam DE LONGA TEMPO uzas ilin de tem-
po al tempo. Mi ne povas nur lauxdi, kiam oni TROUZAS tiujn  vor-
tojn, kaj kiam oni uzas ilin tute SENBEZONE anstataux la pli sim-
plaj vortoj "tia" kaj "tiel", aux ankoraux pli,  kiam  oni  volas
uzadi ilin CXIAM anstataux la vortoj fundamentaj;  sed  en  cxiuj
okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj "tia" kaj  "ti-
el" en formo PLI AKCENTITA, mi trovas la vortojn "tiela" kaj "ti-
ele" tre bonaj, ne sole permesindaj, sed ecx rekomendindaj.
   Respondo 8, "La Revuo", 1907, Februaro


                             Verboj

                  Pri la esprimo "estu timata"

   La esprimo "estu timata" estas uzita tute bone kaj regule.  En
la rusa lingvo la vorto "timi" ne havas pasivon, sed tio  cxi  ja
tute ne montras ankoraux, ke ankaux en Esperanto gxi ne devas ha-
vi pasivon. En cxiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur  tiujn
formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaux vi; sed en la ling-
vo internacia oni devas obei sole nur la LOGIKON. La  logiko  di-
ras, ke CXIA verbo povas havi pasivon, se nur la SENCO gxin  per-
mesas. Sed en la verbo "timi" la senco tute bone  permesas  pasi-
von, kiel en aliaj verboj. Cxe la timado ni havas cxiam du perso-
nojn aux objektojn: unu, KIU timas, kaj unu, KIUN oni timas,  aux
kiu ESTAS TIMATA. "De l' malamikoj vi estu timata" signifas:  "ke
la malamikoj timu vin" (= "je vi" aux "antaux vi"). Vere,  ke  en
la rusa lingvo oni diras ne "timi LIN", sed "timi DE LI" sed  tio
cxi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute  ne  estas  deviga
ankaux por cxia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute  bone
uzi la verbon "timi" kun la akuzativo (en tia maniero gxi  ankaux
estas uzata en multaj lingvoj, kie gxi tiel  ankaux  havas  pasi-
von); sed se la senco gxin ankaux ne dirus, gxin  diras  ja  tute
klare nia gramatiko, laux kiu en cxia duba okazo oni povas uzi la
prepozicion "je" aux la akuzativon sen prepozicio. Ecx de vortoj,
kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo
libere cxiam fari pasivon, se nur la senco de tiu cxi pasivo  es-
tos komprenebla. Tiel ekzemple en la versajxo "Al la  Esperantis-
to" estas ne malregule uzita la esprimo "la celo estos  ALVENITA"
(= "oni alvenos al la celo").
   "La Esperantisto", 1890, p. 32


                  Pri la participo-substantivo

   "Defendinto la patron" mi ne konsilas  uzi,  sed  mi  preferas
"defendinto de la patro".
   El privata letero, citita de P.Fruictier "Esperanta Sintakso",
p. 13

   Participo-substantivo en Esperanto signifas  ordinare  "perso-
non" (aux objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras do-
ni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson  (ekzemple
"ajx" aux "ec"). Tial, laux mia opinio, la vorto "estonto"  povas
signifi nur "estonta persono", sed gxi ne povas signifi  "estonta
tempo" aux "estonta afero", kiujn mi rekomendus  traduki  per  la
vortoj "estonteco" kaj "estontajxo".
   Respondo 46, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 291


                    "Okupita" aux "okupata"?

   Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare:  "mi
estas okupIta". Kelkaj personoj trovas, ke tio estas negxusta; ke
cxar mi parolas pri laboro, kiu dauxras nun, mi devas diri  "oku-
pAta". Kelkfoje sxajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj
tiam mi provis uzi "mi estas okupAta" mi tamen tuj forjxetis tiun
formon, kontraux kiu protestis mia lingva sento.
   Cxu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan  aux  pa-
sintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni  al  ni
respondon, cxar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaux pa-
sivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita  okazo
la pasivon PASINTAN, sekve cxi tio estas jam suficxe grava  moti-
vo, por ke ankaux en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo es-
tas kontrauxlogika? Ne. Se iu ion okupAs (en la senco "prenas  en
posedon"), tiam en tiu momento la io estas okupAta de la iu;  ek-
zemple kiam la malamikoj okupAs nian urbon, gxi estas en tiu  mo-
mento okupAta de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna mo-
mento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas di-
ri, ke mi estas nun okupAta de tiu laboro, t.e. gxi forprenas  en
sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj es-
tis donitaj al mi jam ANTAUXE, t.e. se mi parolas ne pri  la  AGO
de ekokupo mem, sed pri la STATO, en kiu mi  trovigxas,  tiam  mi
devas diri: "mi estas okupIta". Estas vero, ke, transformante  la
pasivan formon de la citita frazo en aktivan,  ni  ofte  uzas  la
formon NUNTEMPAN ("laboroj min tre okupAs"), sed  tion  ni  faras
por tio, ke la formo "okupIs" ne pensigu, ke  mia  okupiteco  jam
pasis. En la PASIVA formo ni ne bezonas  timi  tiun  malkompreni-
gxon, cxar "mi estas okupita" montras, ke io min  okupis  kaj  la
okupiteco ankoraux DAUXRAS. La senco de "okupi"  havas  du  nuan-
cojn: PRENI en posedon kaj TENI en posedo; per la formo "mi estas
okupIta" ni esprimas samtempe AMBAUX nuancojn, dum la  formo  "mi
estas okupAta" esprimus nur la UNUAN nuancon.
   Cetere pri la vorto "okupi" mi devas ripeti tion, kion mi  di-
ris pri multaj aliaj lingvaj demandoj; cxiufoje, kiam  la  logiko
ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus
nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistan-
taj KUTIMOJ; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre  montris,
postulas, ke ni diru "mi estas okupIta".
   Respondo 48, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 293


                  Pri la verbo kiel komplemento

   La esprimo "mi estas felicxa akceptonte vin" estas bona, kvan-
kam mi preferus diri pli simple: "mi estas felicxa, ke mi vin ak-
ceptos". La frazo "mi inklinas ne faronte tion" ne sxajnas al  mi
bona; mi dirus: "mi estas inklina ne fari tion".
   Respondo 40, "La Revuo", 1908, Majo


                Pri duobla senco de kelkaj verboj

   Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial  oni
ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj pos-
tulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu  el
la komplementoj, laux la senco de la vortoj, estas la  rekta  kaj
devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu  estas  malrekta  kaj
devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne  scias,  cxu
oni devas diri: "mi instruas mian infanon pri Esperanto" aux: "mi
instruas Esperanton al mia infano".
   Laux mia opinio la neklareco tute ne ekzistas, sed  gxi  estas
kreata nur ARTE. En unu kunveno Esperantista iu faris  la  deman-
don, cxu oni devas diri: "mi amas vin" aux "mi vin amas", kaj  la
kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio  cxi
tutan vesperon; tamen la respondo estis ja  tute  simpla:  AMBAUX
frazoj estas bonaj!
   Tia sama respondo laux mia opinio devas esti donata al la  de-
mando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin di-
ri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu  de-
vas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja  am-
baux estas konstruitaj tute regule laux la legxoj de nia  lingvo,
ambaux estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve AMBAUX  estas
tute bonaj, kaj la uzado de la unua aux de la dua devas esti  li-
bere lasata al la persona gusto de cxiu uzanto aux al  la  stilaj
postuloj de la teksto. Ecx se vi aliformigos la frazon aktivan en
frazon pasivan, vi ankaux ricevos nenian  malklarecon,  cxar  kiu
povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj "homo instruita"
kaj "scienco instruita"?
   Cetere la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn
"instruire" kaj "enseigner", povas tre bone en la unua okazo  uzi
"instrui" kaj en la dua "lernigi" (t.e. instrui iun pri io,  ler-
nigi ion al iu).
   Respondo 12, "La Revuo", 1907, Aprilo


          Pri la participa sufikso antaux verba finigxo

   La formoj "amatas", "amitas" k.t.p., anstataux "estas  amata",
"estas amita", per si mem ne prezentus ian rompon en nia  lingvo,
kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre  bone
ilin uzi. Tamen, se la privataj auxtoroj per sia PROPRA iniciati-
vo volus uzi tiujn formojn, mi tion  cxi  ne  konsilus.  Privataj
auxtoroj povus enkonduki tiun cxi novan formon nur en tia  okazo,
se "as", "is" k.t.p. signifus "estas", "estis" sed,  kvankam  pli
aux malpli frue la verbaj finigxoj eble ricevos la signifon de la
verbo "esti", tamen gxis nun ili tiun cxi signifon NE havas.
   Respondo 15, "La Revuo", 1907, Aprilo


          Ankoraux pri la senco de la participa sufikso

   Se anstataux la kunsufiksa vorto "estanta" ni uzus ian simplan
sensufiksan vorton (ekzemple: "nuna"), tiam gxia substantiva for-
mo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi  nur
abstraktajxon; sed la sufikso de participo enhavas en si  mem  la
ideon pri io KONKRETA ("IU aux IO, kiu ...as"), sekve verbo, sub-
stantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretajx-
on (ulon aux ajxon). Kaj cxar en la grandega plimulto  da  okazoj
la participa sufikso, laux sia senco  mem,  esprimas  ulon,  tial
laux la principo de suficxo ni ne bezonas konstante  aldonadi  al
gxi la sufikson "ul", kaj nur en tiuj maloftaj okazoj,  kiam  per
la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed ajxon, ni aldonas
la sufikson "ajx".
   Respondo 50, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 1


          Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj

   Kiel ni diras "mi vidis lin sana" (= "ke  li  estas  sana")  �
tiel laux mia opinio ni povas ankaux diri "mi vidis lin kuri"  (=
"ke li kuras"), "mi auxdis lin paroli" (= "ke li  parolas");  sed
la esprimojn "li faris cxion sen ridi" aux "li restis  du  tagojn
sen mangxi" mi NE konsilus al vi uzi. Prepozicion antaux verbo mi
konsilus uzi nur en okazo de NECESECO, se alie ni POVAS bone esp-
rimi nian penson. Sed anstataux "sen ridi" aux  "sen  mangxi"  ni
povas ja tre bone diri "sen rido", "sen mangxo" aux  "neniom  ri-
dante", "neniom mangxante".
   Respondo 20, "La Revuo", 1907, Junio


                    Pri infinitivo post verbo

   Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando.  Sxajnas
al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opi-
nion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aux en formo de
rekta komplemento (ekzemple "mi amas danci"), aux en formo de ne-
rekta komplemento kun la prepozicioj "por", "antaux" ("ol"), "an-
stataux", kaj ke en cxiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infini-
tivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataux gxi  PARTI-
CIPON aux SUBSTANTIVON KUN PREPOZICIO (ekzemple: "li foriris,  ne
preminte lian manon" aux "sen premado de lia mano" anstataux "sen
premi lian manon"). Via opinio sxajnas al mi gxusta.
   Respondo 30, "La Revuo", 1908, Februaro


                    Adverboj. Adverbaj formoj

                    Pri la uzado de "ambaux"

   "Ambaux" signifas: "cxiuj du", t.e. gxi estas uzata  anstataux
"cxiuj", kiam ni parolas nur pri du personoj aux  objektoj.  Tial
la konjunkcian uzadon de "ambaux" en la frazo "ni logxas en  Lon-
dono ambaux en somero kaj en vintro" mi trovas tute ne  aprobinda
(estas konsilinde diri: "KIEL en somero, TIEL ANKAUX en  vintro",
aux "ne nur en somero, sed ankaux en vintro").  Kvankam  mi  ofte
uzis la formon "la ambaux", tamen mi opinias nun, ke  pli  logike
estas uzi la vorton "ambaux" SEN artikolo.
   Respondo 54, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 221


                   Pri "multe da" kaj "multa"

   La formoj "multe da laboro" kaj "multa laboro" estas egale bo-
naj. Egale bonaj ankaux estas la esprimoj "mi konas tiom  homojn"
kaj "mi konas tiom da homoj", sed ne bone estus  diri  "mi  konas
tiom da homojn", cxar en la lasta esprimo la formo "homoj" depen-
das ne de la vorto "konas", sed de la  prepozicio  "da",  kiu  ne
postulas la akuzativon.
   "La Esperantisto", 1890, p. 60

   Estas diferenco inter "multaj homoj"  kaj  "multe  da  homoj":
"multaj homoj" = "diversaj homoj" (cxiu aparte); "multe da homoj"
= "granda nombro da homoj" (kune).
   "La Esperantisto", 1893, p. 96


          Pri la esprimoj "jam ne ..." kaj "ne ... plu"

   Por tre multaj okazoj ambaux esprimoj sxajnas al mi egale  bo-
naj, kaj mi tute ne vidas ian kauxzon, kiu devigus nin diri:  uzu
NUR la unuan aux nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de
ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam gxi prezentas  nenian  malo-
portunajxon? Tamen NE CXIAM ambaux esprimoj povas reciproke  ans-
tatauxi unu la alian. Ekzemple anstataux "ne parolu  plu"  ni  ne
povas diri "jam ne parolu". Doni tute PRECIZAN klarigon  de  tiaj
nedifineblaj vortoj, kiel "jam" aux "plu"  estas  tre  malfacile,
kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per  tio,  ke
mi donos klarigon PROKSIMUMAN, ne  garantiante,  ke  mia  klarigo
tauxgos por CXIUJ okazoj.
   "Jam" laux mia opinio efektive enhavas en si la ideon de sxan-
gxo de stato, kiel montris "The British Esperantist" "plu"  enha-
vas la ideon de dauxrado. "Jam ne" povas rilati ankaux al io, kio
antauxe ne ekzistis, sed estis nur intencata aux esperata, �  "ne
plu" rilatas al io, kio ekzistis jam antauxe. Ekzemple, se mi ecx
neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri "mi
jam ne vizitos vin" (se mi sxangxis mian intencon), sed  "mi  vin
ne vizitos plu" mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antauxe
vizitadis vin. La esprimon "ne jam" (kiu signifas ion tute  alian
ol "jam ne") mi tute ne konsilas uzi, cxar gxi povus kauxzi  mal-
komprenigxon; anstataux gxi mi konsilas uzi "ankoraux ne".
   Diri "pli" anstataux "plu" oni povas tre ofte, sed  ne  CXIAM.
"Pli" = "pli multe", "plu" = "dauxre",  pli  malproksimen;  "pli"
signifas kvanton, multecon, � "plu" signifas dauxradon  (en  loko
aux tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi  unu  esprimon
anstataux la dua, cxar tiam ilia senco farigxas preskaux la sama;
sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aux pri  dauxrado  (aux
malproksimigxado), tiam ni ne povas intermiksi la ambaux vortojn.
   Respondo 26, "La Revuo", 1907, Oktobro


                     Pri adverbo prepozicia

   Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en
la senco de prepozicio; pri la FORMO, en kiu ni devas tion  fari,
mi ne konsilus kateni nin per ia UNU regulo por cxiuj okazoj, sed
mi konsilus konformigxi cxiufoje al la specialaj  bezonoj  de  la
frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas  de  verbo  transira  (kiu
postulas akuzativon), tiam ankaux la adverbo-prepozicio konservas
tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, "kon-
cerne tion" = "kio koncernas tion", "rilate tion" = "kio  rilatas
tion"); se la adverbo anstatauxas vorton, kiu povas  ligigxi  kun
substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaux la adverbo  akcep-
tas post si tiun prepozicion (ekzemple, "kauxze de tio" = "pro la
kauxzo de tio", "responde al via demando" = "kiel respondo al via
demando"); se la adverbo estas vorto ne  devena,  sed  originala,
kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam gxi, kiel cxiu
alia prepozicio, ligigxas kun la substantivo  senpere,  t.e.  sen
alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple  "spite  mia  malami-
ko"). Tamen en cxiu DUBA okazo vi ne faros eraron, se vi post ad-
verbo-prepozicio uzos la prepozicion "je" aux la akuzativon, cxar
vi ja scias, ke laux nia gramatiko en cxiu okazo, kiam la  prepo-
zicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la pre-
pozicion "je", kaj anstataux la prepozicio "je"  ni  povas  cxiam
uzi la akuzativon.
   Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri cxiuj viaj tri  de-
mandoj mi donis al vi nur mian PERSONAN OPINION, sed ne ian devi-
gan DECIDON. Se vi trovas, ke estus necese permesi la  uzadon  de
cxiu prepozicio kun infinitivo, de aparta vorto por "laktumo" kaj
de unuforma regulo por cxiuj adverboj-prepozicioj, vi povas  peni
akiri por tio la oficialan pervocxdonan decidon de la Lingva  Ko-
mitato.
   Respondo 37 c, "La Revuo", 1908, Majo


                       Pri la vorto "cxu"

   Vian opinion, ke la vorton "cxu" ni devas,  kiom  eble,  uzadi
nur en senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas gxin uzi an-
kaux en la senco de necerteco, aux de dubo, aux en aliaj  similaj
sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en  via  ekzemplo
"cxu pro timo, cxu pro fiereco, li nenion respondis"), sed mi ne-
niam konsilus uzi gxin tute senbezone anstataux "jen", "aux" k.t.
p. Prave vi diras, ke la frazoj "sxi kutimas havi  cxe  sia  zono
cxu rozon, cxu diamanton" kaj "diru tion cxu al la kapitano,  cxu
al la leuxtenanto" estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi prefe-
rus "jen", en la dua "aux".
   Respondo 21, "La Revuo", 1907, Junio


                      Pri ablativo absoluta

   Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata  nur  en  kelkaj
tre malmultaj lingvoj; en Esperanto gxi NE ekzistas. Kvankam  gxi
nenie estis rekte malpermesita, tamen gxia uzado  estus  kontraux
la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo cxiam
rilatas la subjekton de la cxefa propozicio. Sekve oni povas diri
"farinte <= "kiam la LEONO faris"> la dividon, la  LEONO  diris",
sed oni ne povas diri "la divido estante farita <= "kiam la DIVI-
DO estis farita">, la LEONO  diris".  Enkonduki  la  latinan  aux
francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da  nacioj  pre-
zentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas,  cxar  ni  CXIAM  povas
gxin anstatauxigi per formo pli natura. En via frazo  ("la  regxo
kunvokis siajn konsilistojn, por ke, CXIU EL ILI  ELDIRANTE  SIAN
OPINION, li povu fari decidon") ni povas ja tute bone  anstataux-
igi la substrekitan esprimon per "kiam cxiu el ili  eldiros  sian
opinion", aux per la pli mallonga "auxdinte la opiniojn  de  cxi-
uj".
   Respondo 19, "La Revuo", 1907, Junio


                           Konjunkcio

                       Pri la vorto "kaj"

   Pli malpli 5�6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de
nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li  skribis,
ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto "kaj" for-
te malplacxas al li, tiel malplacxas, ke li sendis al  ni  prome-
son, ke li ellernos nian lingvon kun la kondicxo, ke  ni  eljxetu
la vorton "kaj"! Kaj tiu cxi sinjoro tute ne estas humoristo,  li
skribis tute serioze!
   Cxu la vorto "kaj" estas bona aux malbona, � tiu cxi  ekzemplo
(kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute  ne
komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas gxin de  punkto
de vidado pure persona. Anstataux analizi, cxu la proponita  sen-
signifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la  di-
rita sinjoro diris, ke li PERSONE ne ellernos la lingvon,  se  la
vorto "kaj" ne estos sxangxita! Se ni ecx supozus,  ke  la  vorto
"kaj" per si mem estas tre facile sxangxebla, � cxu povas iam ek-
zisti lingvo tutmonda, se cxiu lernanto volos, ke oni cxion sxan-
gxu en gxi laux lia persona placxo? Se ni volas havi lingvon tut-
mondan, ni devas antaux cxio kutimi meti niajn PERSONAJN  gustojn
sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de "kaj" havas
efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj  ni  rigardu,
kion oni povas fari kun tiu cxi vorto. Je  kio  propre  la  vorto
"kaj" estas kulpigata? Cxu gxi estas malbonsona?  tro  longa?  ne
preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, cxu
iu respondos tiujn cxi demandojn alie, ol per absoluta "ne"!  Kio
do? La proponinto diras, ke anstataux la "arbitre elpensita  kaj"
devus esti prenita la cxiukonata "et" aux "e". Ne irante ankoraux
pli malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu cxi bagatelo  po-
vus servi kiel motivo tiam, se ni  havus  ankoraux  tute  liberan
elekton inter "kaj" kaj "e", "et", sed fari pro tia bagatela  mo-
tivo ROMPON en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni  iros  pli
malproksimen, ni vidos, ke ecx tiam, kiam la vorto ne estis anko-
raux kreita, estus granda demando, cxu "et", "e" estas  pli  bona
ol "kaj". La vorto "kaj" ne sole ne estas  maloportuna,  sed  gxi
ankaux tute ne estas arbitre elpensita (gxi estas vorto  greka  =
la latina "et"). Sekve la motivoj kontraux "kaj" estas tiel baga-
telaj, ke ecx en la tempo de la kreado ni devus preni  "e",  "et"
anstataux "kaj" nur tiam, se la uzebleco de ambaux  formoj  estus
egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto "kaj" estas
tute libera, la vortoj "e" kaj "et" estis necesaj por la  finigxo
de l' adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj  ni  ne
povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finigxo gra-
matika aux sufikso kaj por sendependa vorto  ni  ne  povis,  cxar
laux la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna  uzebleco  de  la
vortaroj] la finigxoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj).  Se
ni volus doni "e" aux "et" por "kaj", ni devus doni ian  sovagxan
formon al la tuta kategorio de la adverboj aux la tuta  kategorio
de la vortoj etaj; inter tuta KATEGORIO da vortoj kaj UNU  simpla
vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur  la
flanko de la lasta. La neprenado de "e", "et", "i" kaj  tiel  plu
estis sekve de nia flanko ne simpla "netrovo de la bono", sed IN-
TENCA faro. Cxu ni estis pravaj aux ne, ne estas nun tempo pripa-
roli; sed se jam tiam la forjxeto de "e", "et"  k.t.p.  estis  ne
tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kauxzo por  NUN  enkonduki
gxin per oferoj de ROMPADO.
   Tusxante la novajn vortojn en la PLENA  vortaro,  reformoj  en
apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en  la
vortoj de la FUNDAMENTA vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel
"kaj", kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur  cxiu  pasxo  de  la
unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj
ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto "kaj" ni parolis
tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem,  sed  nur
cxar gxi donis al ni la okazon turni la atenton  de  niaj  amikoj
sur la MANIERON, en kiu la dirita reformo estis al ni  proponita;
kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la  PERSONAJ  gustoj
en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel
energie batalas kontraux cxia sennecesa reformo, ni faras gxin ne
el amo al niaj propraj formoj aux el malamo al  fremdaj  opinioj,
kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero  mem,
kiu kompreneble baldaux tute detruigxus,  se  cxiu  aparte  volus
gxin el pura persona opiniamo sxiri laux sia placxo kaj sen grava
neceso montri sur gxi siajn talentojn.
   "La Esperantisto", 1891, p. 49


                           Prepozicioj

                       "Krom" kaj "ekster"

   En la plena vortaro ni donis la vorton "krom" sed  poste,  vi-
dante ke kelkaj amikoj per la vorto "ekster", kiu ekzistas en  la
malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca  nuan-
co, tute bone esprimas ankaux la sencon de  "krom",  ni  komencis
ankaux uzadi tiun cxi vorton en la senco de "krom".
   "La Esperantisto", 1891, p. 7


                       Pri la vorto "krom"

   La prepozicio "krom" antaux iu vorto signifas,  ke  tiu  vorto
staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas  gxin  kiel
ion apartan; tial gxi povas havi egale bone la sencon de  escepto
kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj gxi
estas uzata. "Krom" PER SI MEM esprimas nek escepton,  nek  aldo-
non, gxi esprimas nur APARTIGON; sed cxu tiu apartigo estas fara-
ta por ion forigi, aux kontrauxe, por gxin pli akcenti, tion mon-
tras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: "tie  es-
tis cxiuj miaj fratoj krom Petro", cxiu komprenas, ke mi  aparti-
gas Petron, por montri, ke li NE estis inter la "cxiuj" sed  kiam
mi diras: "krom Petro tie estis ankaux cxiuj aliaj miaj  fratoj",
oni facile komprenas, ke cxi tie mi apartigis Petron nur tial, ke
pri li ni jam parolis, aux pri li oni jam scias, ke li tie estis,
aux ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto "krom" povas  iu-
foje kauxzi neprecizecon aux malkomprenigxon; sed en "tiaj"  oka-
zoj ni devas eviti la vorton "krom" kaj uzi anstataux gxi la  pli
precizajn esprimojn "esceptinte" aux "ne sole, sed ankaux".
   Respondo 32, "La Revuo", 1908, Majo


                     Pri la prepozicio "da"

   La esprimo "dum la frua parto DA la jaro" sxajnas al mi  nebo-
na; mi preferas "DE la jaro", cxar en la dirita  frazo  la  vorto
"parto" signifas ne mezuron, sed nur limigitan  apartajxon.  Tiel
ekzemple "monato" estas parto DA tempo, cxar gxi esprimas  simple
mezuron, sed "Januaro" estas parto DE jaro, cxar gxi esprimas  ne
mezuron, sed difinitan limigitan apartajxon; "kvaronjaro" (=  me-
zuro) estas parto DA jaro, sed "printempo" (=  speciale  montrita
parto) estas parto DE jaro. Oni devas memori, ke "parto",  "peco"
k.t.p. havas la sencon de mezuro OFTE, sed ne CXIAM. Dum la vorto
"da" (kiu enhavas kasxite la sencon de "ia") montras, ke ni paro-
las pri KVANTO da ia ajxo, sed ne pri gxia individueco  (ekzemple
"peco da viando" = "peco da ia viando"), la artikolo  "la"  mont-
ras, ke ni parolas pri objekto individue DIFINITA (aux pri  cxiuj
objektoj de la sama speco), de kiu  ni  prenas  parton  (ekzemple
"peco de la viando kiun mi havas antaux mi"); tial ni povas diri,
ke, kvankam TEORIE la kombinado de "da" kun "la" ne estas malper-
mesata, sed en la PRAKTIKO tia kombinado estas uzebla nur en  tre
maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni ecx povas simple konsili, ke
oni NENIAM uzu "da" antaux "la" (krom la okazoj, en kiuj la senco
tion cxi nepre kaj tute sendube postulas).
   Respondo 16, "La Revuo", 1907, Junio


                Pri "de" post participoj pasivaj

   Post pasivaj participoj la prepozicio "de" cxiam  montras  nur
la AGANTON; ekzemple, en la frazo "la libro estas legata de Adol-
fo" la prepozicio "de" montras, ke Adolfo estas  la  aganto,  kiu
legas. Uzi post pasiva participo simplan prepozicion "de"  en  ia
alia senco ni devas cxiam eviti. Ekzemple,  anstataux  la  frazo:
"lia propra posxhorlogxo estis sxtelita DE la hoko,  sur  kiu  li
ordinare pendigis gxin" estus pli bone diri "FOR de la hoko". An-
stataux "sxi trovi gxis sxirmata FOR de liaj entreprenoj" mi kon-
silus diri "KONTRAUX liaj entreprenoj".
   Respondo 34, "La Revuo", 1908, Majo


                  Pri "al" anstataux akuzativo

   En tre MULTAJ okazoj la prepozicio "al" povas  tre  bone  esti
uzata, por esprimi direkton; tamen ne en CXIUJ okazoj  oni  povas
tion fari. Anstataux "mi veturas Londonon" oni povas tre bone di-
ri "mi veturas al Londono" sed se anstataux la frazo "la muso ku-
ris sub la liton" ni dirus "AL sub la lito", la senco de la frazo
iom sxangxigxus. "Al" ordinare montras nur la CELADON,  la  vojon
al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaux  la  ideon
de ATINGO de la celo; sekve la frazo "la muso kuris AL sub la li-
to" montrus, ke la muso kuris en la DIREKTO al sub la  lito,  sed
pro ia kauxzo gxi ne atingis la lokon sub la lito,  aux  almenaux
ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto  da
okazoj la diferenco inter "al" kaj akuzativo estas tiel  malgran-
da, ke mi volis siatempe ecx proponi komunan regulon,  ke  ansta-
taux akuzativo de direkto oni povas cxiam uzi la prepozicion "al"
kun nominativo. La personoj, por kiuj  la  akuzativo  de  direkto
prezentas ian malfacilajxon, povas ecx nun sen ia  peko  kontraux
la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion "al". Se  ekzemple
anstataux "venu cxi tien" vi diros "venu al cxi tie",  oni  povos
diri, ke via STILO estas ne tute klasika, sed oni ne povos  diri,
ke vi faris gramatikan ERARON.
   Respondo 36, "La Revuo", 1908, Majo


                      Pri "per" post pasivo

   La prepozicion "per" post pasivo ni povas uzi nur en tia  oka-
zo, se gxi trovigxas antaux vorto, kiu  esprimas  ne  la  aganton
mem, sed RIMEDON, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: "la  letero
estas skribita PER blua inko" (ne blua inko skribis  la  leteron,
sed IU PERSONO skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon ki-
el RIMEDON); sed la esprimo "la tero estas kovrita PER negxo"  ne
estas bona, cxar cxi tie ne IU kovris la teron per negxo, sed  la
negxo MEM kovris la teron; sekve la negxo mem  estas  la  aginto,
kaj gxi devas havi antaux si la prepozicion "de".  La  prepozicio
"de" post pasivo cxiam montras, ke se ni aliformigus  la  pasivan
frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaux si la diritan  pre-
pozicion, farigxus subjekto de la frazo.
   Respondo 41 b, "La Revuo", 1908, Majo


                        Pri la vorto "po"

   La vorto "po" antaux iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu me-
zuro rilatas ne al cxiuj personoj aux objektoj KUNE, sed al  cxiu
APARTE; ekzemple: "ili ricevis po kvin pomoj" = ne cxiuj kune ri-
cevis 5, sed CXIU el ili APARTE ricevis kvin  pomojn;  "la  drapo
kostas po 2 spesmiloj por metro" = CXIU METRO (ne la tuta  drapo)
kostas 2 spesmilojn; "ili vendas pogrande" = cxiu aparta  porcio,
kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn  por-
ciojn). Oni ne povas diri "je 80 centimoj po funto" aux "30  mej-
lojn po horo", sed oni devas diri "po 80 centimoj por <cxiu> fun-
to", "po 30 mejloj en horo".
   Respondo 42, "La Revuo", 1908, Auxgusto


                Pri prepozicio antaux infinitivo

   Cxiu prepozicio, laux sia logika esenco, povas esti uzata  nur
antaux SUBSTANTIVO. Sekve se antaux vorto, kiu havas verban  sen-
con, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu  verbosenca
vorto la formon de substantivo; ekzemple: anstataux "kun saluti",
"sen respondi" ni devas diri "kun saluto", "sen respondo". Se  la
vortoj "por" kaj "anstataux" estas uzataj kun la infinitivo,  ili
tute ne prezentas ian escepton, sed la kauxzo de tia uzado  estas
alia, nome: la vortoj "por" kaj "anstataux", uzataj antaux  infi-
nitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio,  sed  preskaux  de
konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo  apud  ili
estas ne ebla; ekzemple, en la frazo "anstataux stari  li  sidas"
ni ne povas anstatauxigi la formon "stari" per "staro",  dum  cxe
cxiu alia prepozicio PURA ni CXIAM povas uzi la verbosencan  vor-
ton en formo de substantivo (ekzemple, "sen  ia  diro"  anstataux
"sen ion diri").
   Respondo 37a, "La Revuo", 1908, Majo


                            Sxangxoj

   Tiel same malmulte, kiel per gustoj PERSONAJ, ni devas nin an-
kaux gvidi en niaj proponoj per gustoj NACIAJ, se la proponoj ha-
vas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aux alian  naci-
on, alportante per tio cxi nenian utilon al la nacio kvazaux fla-
tata kaj grandan malutilon al la afero  mem.  Tiel  ekzemple  unu
sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia  ling-
vo, en la komenco estis forte kolera kontraux gxi el  la  kauxzo,
ke gxi "ne estas suficxe internacia", cxar gxi  enhavas  preskaux
nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi  de  tiu  malvasta
pseuxdo-patriotismo, kun kiu  diversaj  personoj  renkontis  nian
aferon, kies devizo estas "frateco de la popoloj". Dum unuj mala-
mike renkontis nian aferon el la kauxzo, ke nia unua  debuto,  la
unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa �  la  supre
dirita sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas "mala-
mika al la rusa popolo", cxar... Volapuko havas la  rusan  vorton
"���", dum ni donis por gxi la sxangxitan francan vorton "car"!
   Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas  ka-
rakteron tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian  proponon  kaj
sen ia celo "malitaligi" nian lingvon,  la  proponinto  ne  longe
atendis kaj provis fari mem lingvan miksajxon, kiu laux lia  opi-
nio devus pli placxi al la nordaj popoloj. Ni ne bezonas rakonti,
kio farigxus el nia afero, se cxiu popolo volus el simpla vanteco
doni al gxi sian propran karakteron. Nia afero farigxus  absolute
neebla. Kaj se gxi ecx estus ebla, � cxu la  flatita  popolo  mem
ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco di-
ris, ke liaj sxangxoj estas NECESAJ,  kaj  faris  provojn  en  la
dauxro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio gxi lin kondukis: la
lingvo farigxis malbonsona kaj malregula, kaj el la  svedoj  mem,
por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis
liajn sxangxojn, dum nia lingvo en gxia  nuna  formo,  kiu  estas
tiel "malsveda", havas multajn amikojn inter la svedoj kaj  estas
al ili multe pli oportuna kaj pli hejma,  ol  la  svedigita,  kiu
mortis, antaux ol gxi akceptis ian difinitan formon.
   Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia  de-
vas havi tiom same da slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj.  Li
ankaux volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si  multajn  vor-
tojn slavajn; sed baldaux li konvinkigxis, ke ne  sole  al  aliaj
popoloj, sed al la SLAVOJ MEM multe pli  oportunaj  kaj  agrablaj
estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, en-
metite en sistemon romana-germanan, trancxas la orelon kaj  fari-
gxas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj  ne
slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto "internacia" tie estis tra-
dukata "mejxufoka" sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion  li
pli bone komprenas kaj memoros, la vorton "internacia"  aux  "me-
jxufoka"? Li estos preta sercxi la vorton en  ia  hxina  vortaro,
kaj al li ecx ne venos en la kapon, ke la vorto  estas  kunmetita
el lia propra slava "�����" kaj la germana  "Volk",  perdinte  la
"�" kaj la "l", cxar ankaux 2 konsonantoj ne devas stari  kune!).
Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon  nur  TEORIE,
li eble ecx nun restus cxe sia opinio kaj eble kolerus nin, ke ni
estas tiel obstinaj kaj ne volas  enkonduki  tiun  cxi  "necesan"
sxangxon; sed felicxe li faris provon PRAKTIKAN, kaj la  praktiko
lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove farigxis tre  varma
amiko de nia lingvo en gxia NUNA formo.
   El la diritajxo ni povas eltiri la sekvantan  regulon:  se  ni
volas proponi aux fari ian sxangxon ni devas  nin  demandi,  kian
utilon la sxangxo alportus al la lingvo mem, kaj cxu la utilo  de
la sxangxo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la  sen-
fondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio,  cxar
tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni al-
portus al neniu nenian. En cxiuj okazoj, kiuj ne  estas  absolute
gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkauxzaj gustoj naciaj  devas
en afero internacia tiel same absolute silenti,  kiel  la  gustoj
personaj, se ni ne volas el persona aux nacia disputemeco pereigi
nian aferon; tiuj cxi gustoj devis silenti jam en la tempo de  la
kreado de l' lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas  silenti,  se
ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.
   "La Esperantisto", 1891, p. 49�50


                              Stilo

                   Pri idiotismoj en Esperanto

   Mi esperas, ke iom post iom cxiuj idiotismoj malaperos kaj ce-
dos sian lokon al esprimoj tute logikaj  kaj  internaciaj.  Tamen
laux mia opinio ni devas fari tian  anstatauxigadon  nur  en  tia
okazo, se ni povas tion cxi fari tute OPORTUNE; sed en okazo,  se
ni por ia idiotismo NE trovos pli bonan  esprimon  pure  logikan,
tio cxi ne devas nin cxagreni; kaj la idiotismo povas tute  opor-
tune resti kiel "esperantismo", se gxi nur estos komune  AKCEPTA-
TA.
   "Lingvo Internacia", 1905, p. 545


                     Pri la Esperanta stilo

   En mia traduko de "La Revizoro" trovigxas iafoje frazoj ne tuj
kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la  paroloj
de Osip. Tamen ne gxusta estas via supozo, ke tiuj  frazoj  estas
lauxvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tu-
te logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa  servis-
to, kaj mi devis almenaux iom konservi tiun stilon, por ne  forp-
reni de liaj paroloj ilian tutan  karakterecon.  Li  ofte  simple
KRIPLIGAS la vortojn. Mi penis tion cxi eviti, cxar,  se  por  la
LEGANTO oni povus doni klarigojn en la malsupro de la  pagxo,  al
la AUXDANTO en la teatro oni tion cxi ne povas fari. Nur  en  unu
loko mi devis uzi "registreto" anstataux  "kolegia  registratoro"
(malalta ofica rango en Rusujo),  kaj,  anstataux  doni  enuigajn
klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de  citado,  por
montri, ke la vorto estas ne normala. En aliaj lokoj mi uzis esp-
rimojn ne gxustajn, tamen ne kripligitajn  (ekzemple  mi  intence
uzis "kartetoj" anstataux "kartoj" (ludaj),  "publikajxo"  ansta-
taux "publikeco" k.t.p.). Mi esperas, ke la leganto aux  auxdanto
facile komprenos, ke tio cxi estas ne stilo  de  bona  Esperanto,
sed stilo de malklera homo, aux speciala stilo de  tiu  aux  alia
prezentata persono.
   Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj  stilon
slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke  slavoj  ofte
posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj  aux  romanoj;
sed tio cxi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas  sla-
va, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli sim-
plan kaj sekve ankaux pli proksiman al la vortordo en  Esperanto.
La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana,
gxi estas � aux almenaux devas esti � nur stilo simpla kaj  logi-
ka.
   Tamen cxio devas esti en gxusta mezuro.  Ankaux  en  Esperanto
trovigxas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kel-
kaj Esperantistoj ilin kontrauxbatalas, cxar lingvo ABSOLUTE  lo-
gika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj  tro  peza;
sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj AN-
KAUX el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lin-
gvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed ESPERANTISMOJ, cxar  ili
farigxis PARTO DE LA LINGVO.
   La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj  ling-
voj, sed havas sian karakteron tute SPECIALAN kaj MEMSTARAN,  kiu
ellaborigxis en la dauxro de longa praktika uzado  de  la  lingvo
kaj pensado en tiu cxi lingvo antaux ol la lingvo estis  publiki-
gita. Se iu slavo ne havas ankoraux suficxe da SPERTO en la ling-
vo kaj volos traduki en Esperanton lauxvorte el sia nacia lingvo,
lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta
stilo de nesperta romano aux germano. Por ekzemplo mi citos al vi
pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, ki-
am ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de  Esperanto,  sed  ne
konas ankoraux gxian stilon kaj tradukas lauxvorte el  sia  nacia
lingvo. Komparu la stilon de tiu cxi peco (gramatike kaj  vortare
senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi  tuj  vidos,  kiel
erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la "slaveco"  de  la
Esperanta stilo:

   "Favora Regnestro! Honoro havas alkusxigi, kio laux kauxzo  de
antauxskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne
en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio  posta-
perigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue  de
fino de Auxgusto."

   Tiu cxi sama peco en stilo ESPERANTA sonus tiamaniere:

   "Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaux-
ze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la  nuna
tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi;  mi  an-
kaux sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du  monatoj,  ne  pli
frue ol en la fino de Auxgusto."

   Respondo 1, "La Revuo", 1906, Decembro


               Pri la stilo en miaj lastaj verkoj

   Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj  iufoje  trov-
igxas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-Es-
perantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi komencis
traduki antaux li unu lokon el "La Rabistoj" kaj kun granda cxag-
reno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone  komprenis,  kaj  kiun
kelkaj invititaj de vi Esperantistoj aux ankaux ne  bone  kompre-
nis, aux tradukis malsame! Mi komprenas vian cxagrenon,  kaj,  se
gxi estis kauxzita de mia malbona traduko, mi petas  vian  pardo-
non; sed... permesu al mi diri, ke parte vi ankaux mem estis kul-
pa. Por fari nepreparite eksperimenton antaux ne-Esperantisto, vi
devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon  pli
simplan. Se tiu aux alia frazo en verko de antaux longe  mortinta
klasikulo estas ne klare komprenebla, gxi estas plej ofte  ne  la
kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la auxtoro mem. Vi ja
scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la ENHAVO  de
siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia FORMO, ofte  bezonas
KOMENTARIOJN, cxar ecx membroj de ilia propra nacio ne cxiam tute
bone komprenas tiun aux alian frazon el iliaj verkoj. Tial ne mi-
ru, ke en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj  vi  trovos  iufoje
lokon, kiu en la unua momento sxajnos al vi ne tute klara.
   Se mi volus doni nur tradukojn kun tute populara  stilo,  tiam
mi devus: a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) cxiujn
ne perfekte kompreneblajn aux ne facile tradukeblajn frazojn tute
eljxeti, aux traduki ilin libere laux mia placxo. Tia maniero  de
agado estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi  multe  malpli
da tempo, ol mia unua maniero de tradukado, kiu ofte devigas  min
longe mediti pri tiu aux alia esprimo aux frazo. Sed  kvankam  la
SXAJNA valoro de miaj tradukoj  tiam  multe  pligrandigxus,  ilia
EFEKTIVA valoro multe malgrandigxus, cxar:
   1. Nia literaturo konsistus tiam nur el verkoj malgravaj.
   2. La tradukoj estus ne fidindaj kaj donus  malgxustan  kopion
de la tradukita verko.
   3. Nia lingvo ne ricxigxus kaj ne disvolvigxus.
   Precipe pri tiu cxi tria punkto mi volus atentigi  niajn  ver-
kistojn: estas tre dezirinde, ke ni ne evitu  malfacilajn  tradu-
kojn, sed kontrauxe, ke ni ilin sercxu kaj venku, cxar nur tiama-
niere nia lingvo plene ellaborigxos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne
prezentas necesajxon, ni devas kompreneble eviti kaj ni devas pe-
ni traduki ilian sencon en maniero plej  logika  kaj  internacia;
sed tiajn esprimojn, kiujn cxiu lingvo nepre DEVAS posedi, ni de-
vas peni en tiu aux alia maniero nepre  TRADUKI,  sed  ne  simple
EVITI ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne placxos al la legan-
toj aux ne cxiuj gxin tuj bone komprenos. Unu el la  plej  cxefaj
taskoj de niaj verkistoj devas esti la ELLABORADO de  la  lingvo;
tial, se ia esprimo, kiun ne cxiuj tuj komprenas (ekzemple "elri-
gardi", "subacxeti" k.t.p.), sxajnas al ili nebona, ili devas pe-
ni anstatauxigi gxin per esprimo pli bona; sed  se  ili,  por  ne
malbeligi sian stilon, simple EVITOS tiajn frazojn, ili faros  al
nia lingvo tre malbonan servon.
   Kompreneble, en cxi tio, kiel en cxio alia, devas esti  obser-
vata la deca mezuro. NE TRO KRUDE, NE TRO MULTE PER UNU FOJO! No-
vaj esprimoj devas esti enkondukataj nur IOM POST  IOM,  nerimar-
keble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne so-
le por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaux por  la  VIVO;  tial
ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas  frazo  ne
tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga  kaj  viva,  ol
frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.
   Respondo 25, "La Revuo", 1907, Oktobro


                      Pri diversaj demandoj

                     Pri propaganda artikolo

   La zorge ellaborita granda artikolo "Esenco kaj  estonteco  de
la ideo de lingvo internacia" (presita en la "Fundamenta  Kresto-
matio", pagxo 268) estas verkita NE de S-ro L. de Beaufront,  sed
de ALIA persono, kiu deziras resti anonima. S-ro de Beaufront nur
LEGIS eltiron el tiu cxi artikolo (tradukitan de  li  en  lingvon
francan)  en  la  kongreso  de  "l'Association  Fran\,caise  pour
l'Avancement des Sciences" en 1900. Li diris tion cxi ankaux sia-
tempe en la gazeto "L'Esp\'erantiste", kiam li represis  tie  di-
versajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras, ke al la  Es-
perantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum cxiuj aliaj  gxis-
tiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, � vi  sxuldas
vian konverton al la dirita persono ANONIMA. Atentan  legadon  de
tiu artikolo ni varmege rekomendas al cxiu Esperantisto, kiu  ha-
vas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero aux kiu timas
iajn venontajn konkurantojn de Esperanto.
   Respondo 5, "La Revuo", 1906, Decembro


              Pri la lingvaj demandoj en "La Revuo"

   La anonco de "La Revuo",  ke  "D-ro  L.L.Zamenhof  SOLA  povas
verki artikolojn pri la lingvo", tute malgxuste naskis cxe kelkaj
legantoj la opinion, ke mi aux la redakcio de  "La  Revuo"  volas
malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj tusxantaj  la
lingvon! Nek mi, nek "La Revuo" havis iam tian  intencon.  Se  la
redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn,  venantajn  nur  de
MI, tio cxi estas privata afero de la redakcio, kaj gxi faris ti-
un cxi decidon ne laux interkonsento kun mi, sed simple laux  sia
PROPRA deziro (kredeble por eviti polemikon  kaj  disputojn,  aux
eble por eviti konfuzon kaj malgxustajn lingvajn regulojn,  kiujn
ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne  suficxe  spertaj  auxto-
roj).
   Respondo 9, "La Revuo", 1907, Februaro


                       Pri miaj respondoj

   Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj  demandoj.  Res-
pondi al cxiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi  petas,
ke cxiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kel-
kan intereson ankaux por aliaj personoj, volu sendi sian demandon
ne al mi, sed al la redakcio de "La Revuo". La  redakcio  elektos
tiujn demandojn, kiujn gxi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin
al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en
"La Revuo".
   Respondo 10, "La Revuo", 1907, Februaro